• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-05 16:33:36    
Xu Xiuzhen – kamparano-ĉiĉerono parolanta fremdajn lingvojn (2)

cri
Lerni fremdajn lingvojn

Guilin estas fama turisma urbo de Ĉinio, kaj kiam fremdlandaj turistoj venas al Guilin, ili senescepte volas rigardi Yangshuo. En Yangshuo estas strato nomata Okcidenta Strato. Tie servas diversstilaj drinkejoj. Multaj fremduloj pasloĝas tie unu aǔ du monatojn, eĉ unu aǔ du jarojn.

Xu Xiuzhen, kiu lernis en elementa lernejo nur 3 jarojn, ne komprenis fremdajn lingvojn kaj ne povis interparoli kun fremduloj, kaj pro tio fremduloj malofte aĉetis ŝian trinkaĵon.

"Fremdlandaj turistoj, kiuj vizitis Yangshuo, estis tre multaj, sed ĉar mi ne povis paroli angle, do ili ne aĉetis mian akvon. Aliaj vendis kelkajn kestojn da akvo, sed mi ne povis forvendi eĉ unu botelon da akvo en 3 tagoj," diris Xu Xiuzhen. Do ŝi decidis lerni la anglan lingvon kaj ŝia bofilino fariĝis ŝia instruistino.

Sed tiam Xu Xiuzhen estis jam pli-ol-50-jara, kaj lerni la anglan ne estis facile por ŝi. Ŝia bofilino diris al ŝi: "Se fremdlandaj turistoj demandos vin pri la prezo, ili uzos la vortojn How much." Xu Xiuzhen memoris tion post ripetado. Sed kiam ŝi eliris el la hejmo kaj atingis la Lunan Monton, ŝi jam forgesis tion. Kiam fremdlanda turisto demandis ŝin "How much", ŝi gapis por longa tempo, sed ne povis memori, kion tio signifas. La fremdlanda turisto kapskuis kaj foriris.

Kiam ŝi revenis hejmen vespere, ŝi petis sian bofilinon instrui ŝin refoje kaj ŝi ĉiam ripetis la vortojn ĉe sia enlitiĝo. La sekvantan tagon, kiam iu fremdulo demandis ŝin "How much", ŝi komprenis kaj starigis tri fingrojn signifantajn: tri juanoj por unu botelo da akvo. Vidinte ŝiajn tri fingrojn, la fremdulo demandis plu: "Ĉu tri usonaj dolaroj aǔ tri juanoj?" Ŝi ne komprenis.

Do en ĉiu vespero, kiam ŝi revenis hejmen, ŝi petis sian bofilinon instrui al ŝi pli multajn vortojn kaj vortkombinojn. La sekvantan tagon, kiam ŝi vidis fremdlandajn turistojn, ŝi babilis kun ili ne konsiderante, ĉu ili aĉetis aǔ ne.

"Ĉiutage mi lernis kelkajn vortojn, multaj fremduloj venis al la Luna Monto, venis ankaǔ ĉinaj studentoj. Ili instruis al mi la anglan lingvon," diris Xu Xiuzhen.

Kun la paso de la tempo, la anglalingva nivelo de Xu Xiuzhen multe altiĝis. Ŝi ne nur povas komunikiĝi kun fremduloj dum la komercado, sed ankaǔ amikiĝis kun nemalmultaj el ili.

"La vizitantoj de la Luna Monto venas el diversaj partoj de la mondo, do estas ne sufiĉe kompreni nur la anglan. Do mi petis Daka instrui al mi la nederlandan lingvon. Li estas nederlanda komercisto en Yangshuo."

Poste Xu Xiuzhenlernis, krom la angla kaj nederlanda, ankaǔ la italan, francan, germanan kaj japanan. Ŝi povas flue interparoli kun turistoj en la angla, nederlanda kaj japana kaj iom konversacii en la aliaj.

La plej aĝa ĉiĉerono

Kun necesa fremdlingva nivelo Xu Xiuzhen trapasis la ekzamenon por la ĉiĉerona diplomo kaj fariĝis la plej aĝa ĉiĉerono en la loko.

Kiel ĉiĉerono ŝi servis unuafoje al itala geedza paro por viziti la Lunan Monton. Ili pagis al ŝi po 2.5 usonajn dolarojn. Ŝi estis tre ĝoja, ke ŝi perlaboris kvin usonajn dolarojn en unu tago, kiom ŝi gajnis en 4 tagoj, kiam ŝi vendis trinkaĵon.

De kiam ŝi fariĝis ĉiĉerono, oni malofte vokis ŝian nomon, sed nomis ŝin Lun-panjo. Eĉ se iu menciis la nomon de Xu Xiuzhen, lokanoj demandis: "Ĉu Lun-panjo?"

Lun-panjo estas ŝatata de turistoj, ĉar ŝi ne nur bone konigis la vidindejojn, sed ankaǔ ebligis al ili sperti ĉinan kamparan vivon kaj ĝui kamparan manĝaĵon. Kiam turistoj aĉetas ion, ŝi eĉ helpas ilin marĉandi.

Ĝenerale ĉiĉerono postulas de ĉiu turisto 7.5 usonajn dolarojn por la servo. Multaj fremdlandaj turistoj preferas elekti Lun-panjon kiel ĉiĉeronon, ĉar ŝi postulas nur 2.5 usonajn dolarojn. Kelkfoje la turistoj volis pagi al ŝi pli multe. Iuj elpoŝigis dek usonajn dolarojn kaj aliaj 7.5, sed Lun-panjo rifuzis: "Dankon! Sed mi ne povas akcepti. Mi estas Lun-panjo kaj ne povas pagigi vin laǔvole. Se mi akceptus, mi ne estus Lun-panjo."

Lun-panjo estas tre zorgema pri la aferoj de turistoj. En Yangshuo turistoj ŝatas vojaĝi bicikle. Kiam gastoj formetas la biciklojn, ŝi plukas kukurban foliaron kaj kovras la selon, por ke la bicikloj ne estu sunumataj. Se iu turisto estas mordita de moskito, ŝi enfrotas drogoherbon en ties mordlokon. Foje ŝi eĉ plezurigas la turistojn per popolkanto aǔ danco.

Lun-panjo diris, ke multaj turistoj fariĝis ŝiaj amikoj. Eĉ kiam ili revenis sian landon, ili komunikiĝis kun ŝi ofte. Ŝi faris el dika papero grandajn nomkartojn, sur kiuj estas ŝiaj nomo kaj telefonnumero. Ŝi donacis ilin al turistoj. Estas neatendite, ke ili fariĝis kara konservaĵo de multaj turistoj.