En kompanio mia kolego Ken estas altkreska usonano. Li ĉiam agas senhaste kaj parolas ĝentile. Nelonge post lia alveno al la kompanio, mi trovis, ke li tre emas babili kun mi. Iutage li diris al mi, ke lia edzino estas ĉino.
Li diris, ke ili interkonatiĝis dum la lernado en universitato en Usono. Post la geedziĝo, fininte la magistriĝan studon, lia edzino tuj eklaboris. Sed li fariĝis postdoktoro en la universitato kaj tie laboris 5 jarojn. Mi diris al li: "Postdoktoreco ne estas altira pro la malmulta salajro kaj la ekspluato de mastro." Sed li diris, ke li tre ŝatas esti postdoktoro, ĉar li povas fari studon laŭplaĉe kaj sen tempolimigo, kaj tiam li ĝojis pro tio. Vidinte ke mi ridante skuis la kapon, li diris: "Same kiel vi, ankaŭ mia edzino ne ŝatas tion. Ŝi ĉiam urĝis min labori en kompanio." Mi diris: "Ŝi pravas. Nun vi ja havas bonan okupon en farmacia kompanio, la plej granda en la mondo, ĉu?" Pripensinte, li diris iomete kontraŭvole: "Eble jes. Alie mi ankoraŭ estus postdoktoro."
Post nur kelkaj tagoj, li refoje plendis al mi, ke lia edzino ne volis prepari manĝaĵon por regali liajn amikojn, kiam ili gastis ĉe ili, kun motivo, ke ŝi ne scipovas prepari eǔropajn manĝaĵojn. Li diris: "Antaŭe en la universitato, mi opiniis, ke ĉinaj knabinoj estas tre mildaj kaj zorgemaj. Pro tio mi edziĝis al la ĉina knabino. Sed post geedziĝo mi sciis, ke ili estas tre fortaj kaj regas preskaŭ ĉiujn aferojn hejme." Laŭ mia scio, vere estas multaj ĉinaj familioj, en kiuj la edzino regas multe. Sed konsiderante la dignon de mia samlandanino, mi donis kialon por persvadi lin: "Ĉu vi ne opinias, ke ofte via edzino pravas?" Li kapjesis. Mi tuj diris: "Se jes, estas bone, ke ŝi donis sugestojn al vi. Ankaŭ ŝi laboras, do ŝi devas havi sian opinion." Verŝajne li ne tiom konsentis kun mi, mi demandis lin: "Se nun vi povus reelekti, al kiu vi volus edziĝi, ĉu al ĉina knabino multe kapabla aŭ al usona knabino vivtenata de vi?" Kvankam iom ĝeniĝa, fine li konfesis: "Tia stato, ke nun ni ambaŭ laboras, estas pli bona."
Eble ĉar mi ĉiam povas malaperigi lian malkontenton per mia klarigo, preskaŭ ĉiun semajnon li venas al mi kun plendoj. Foje li diris, ke lia edzino malkontentis pro lia eklernado de la hispana lingvo. Ŝi diris: "Mi estas ĉino, kial vi lernas la hispanan lingvon sed ne la ĉinan? Eĉ se vi ne ŝatas la ĉinan lingvon, almenaŭ vi devas lerni la germanan." Estas nekompreneble por li, ke lia edzino eĉ intervenas en tion, kiun lingvon li volas lerni. Aŭdinte tion, mi ekridegis kaj diris: "Certe via edzino pravas. Preskaŭ ĉiuj ĉinoj preferas lerni la germanan lingvon ol la hispanan. Ŝi esperas, ke vi lernos tion, kio estas utila por vi. Cetere, estas sendube, ke vi subtaksas Ĉinion, se vi ne lernas la ĉinan lingvon. Aŭdinte tion, li pensis kaj pensadis kun serioza mieno. Post kelkaj tagoj li diris al mi, ke li eklernas la ĉinan lingvon anstataŭ la hispanan. Aŭdinte tion, mi iom bedaŭris, ĉar li forlasis sian hobion pro mia sugesto.
Aŭdante ofte liajn plendojn kontraŭ la edzino, mi kelkfoje maltrankvilas, ĉu ili povos kunvivi feliĉaj por ĉiam. Kiam ili havas malkonkordon, mi ĉiam staras ĉe la flanko de lia edzino. Sed li ne malĝojas pro tio, male li volonte aŭskultas mian klarigon kial lia edzino tiel opinias. Laŭ mia opinio, tio, kion li ne komprenas, estas natura por ni ĉinoj. Sen vivo en Ĉinio kaj sen kono pri niaj tradicioj kaj kutimoj, certe li malfacile komprenas nian vivmanieron. Fakte kelkfoje, kiam li kaj lia edzino malsamopiniis, li pravis. Sed mi ne povis konsenti kun li multfoje, ĉar ankaŭ mi ne povis kompreni, kial li tiel pensis kaj agis. Same, mi ne havas travivaĵon en Usono, tial mi ne bone komprenas la usonan kulturon. La du homoj, kiuj kreskis en malsamaj kulturoj kaj socioj, bezonas grandan penadon por atingi reciprokan komprenon.
|