• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-05 16:58:00    
Arabaj landoj serĉas rimedojn por solvi siria-libanan krizon

cri

En la 3-a de marto en la ĉefstabejo de la Ligo de Arabaj Landoj en Kairo okazis la 123-a kunveno de la Konsilio de Eksteraferaj Ministroj de la Ligo de Arabaj Landoj. La ministroj pri eksteraj aferoj de Sirio kaj Libano ne ĉeestis al la kunveno, tamen la krizo inter Sirio kaj Libano ankoraŭ fariĝis la grava paroltemo de la interkonsiliĝado de ministroj pri eksteraj aferoj de arabaj landoj, kiuj ĉeestis al ĉi-foja kunveno. Samtempe kun tio, por serĉi rimedojn en solvo de tiu ĉi krizo, la arabaj landoj faras oftecajn diplomatiajn agadojn ekster la kunveno.

Laŭ malkaŝo, tuj post la inaŭguro de la kunveno, la ĉeestantaj ministroj pri eksteraj aferoj okazigis ferman kunvenon. Ili emfazis, ke la krizo inter Sirio kaj Libano devas esti solvita en la framo de Arabio. Ili ankaŭ esprimis sian firman oponon kontraŭ ia ajn ekstera interveno en la problemon de la krizo inter Sirio kaj Libano. En la inaŭgura ceremonio ĝenerala sekretario de la Ligo de Arabaj Landoj Amr Moussa apelaciis, ke arabaj landoj "uzu ĉiajn rimedojn" por malstreĉi tiun ĉi krizon, por ke la situacio en Libano trankviliĝu. Ankaŭ jemena ministro pri eksteraj aferoj Abu Bakr al-Kurbi esprimis, ke Jemeno subtenas Sirion preni "prudentan starpunkton" en la libana krizo. Li ankaŭ apelaciis, ke diversaj flankoj pere de dialogo kaj intertraktado solvu la problemon por eviti eksteran intervenon.

Samtempe kun tio, por solvi la krizon inter Sirio kaj Libano, en la 3-a de marto en Sharm el-Sheikh, egipta prezidento Mubarak interparolis kun la vizitanta ministro pri eksteraj aferoj de Saudi-Arabio Soud al-Faisal. En la sama tago siria prezidento iris al Riado, intervidiĝante kun princo Abdullah, por serĉi efikajn rimedojn por malstreĉi grandegajn premojn de la siria flanko kaj solvi la libanan krizon. Raporto diris, ke Saudi-Arabio kaj Egiptio proponis, ke la siria armeo garnizonanta en Libano "elegante retiriĝu el Libano" antaŭ la fino de aprilo de la kuranta jaro. Laŭ la propono de Egiptio kaj Saudi-Arabio, arabaj landoj reasertos, ke la siria armeo eniris Libanon por garnizono laŭ koncerna rezolucio de la Ligo de Arabaj Landoj farita en 1976, kaj Sirio proklamos definitivan tagordon de armea retiriĝo.

Vizaĝe al la nuna krizo inter Sirio kaj Libano, la araba mondo havas la respondecon por solvi la krizon. Tio ja estas la kialo, ke plejparto de la arabaj landoj, en traktado de tiu ĉi krizo, urĝis, ke Sirio retiru sian armeon el Libano, kaj samtempe persistas sur solvo de la krizo en la framo de Arabio.