• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-07 14:26:55    
Lignogravuro (foto)

cri
En la antikva Ĉinio lignogravuro estis uzata en ornamo de konstruaĵoj kaj mebloj, kaj troviĝis ankaŭ lignaj figuroj de homoj kaj bestoj. Sed la popolo uzis lignogravuron ĉefe por ornamo de konstruaĵoj.

Lignogravuraĵoj sur la popolaj loĝejoj estis faritaj el bonkvalita ligno de cipreso, katalpo, ginko k.s. Kutime oni ne lakis la lignogravuraĵojn por parade vidigi la nobelan kvaliton de la ligno nek ŝmiris la belajn vejnojn de la ligno.

Ĝenerale, kie prosperis brikogravuro, tie prosperis ankaŭ lignogravuro. Ekzemple brikogravuro kaj lignogravuro de Ŝexian en la suda Anhui-provinco kaj Suzhou en la suda Jiangsu-provinco havas evidentan karakterizaĵon. Sed se temas sole pri lignogravuro, oni certe mencios Dongyang de Zhejiang-provinco, Fuzhou de Fujian-prov., Ĉaozhou de Guangdong-prov., Suzhou de Jiangsu-prov. kaj Jianĉuan de Yunnan-prov.

Lignogravuro de Dongyang: famiĝis jam en Song-dinastio (960-1279). La ekzistanta impona Suyong-halo en Dongyang estis farita en Ming-dinastio (1368-1644). Estas onidiro, ke en la regperiodo (1736-1796) de imperiestro Qianlong, pli ol 400 konstruistoj de Dongyang iris al Pekino por partopreni en riparado de la palaco. Tio povas atesti la prosperon de lignogravuro de Dongyang. Iliajn verkojn oni ankoraŭ povas vidi en la Imperiestra Palaco en Pekino kaj en fama antikva Lingyin-templo en Hangzhou, ĉefurbo de Zhejiang-prov. Lignogravuro de Dongyang akcentas reliefon, klaran nuancon kaj elstaran temon. Lignogravuraĵoj de Dongyang temas ofte pri antikvaj teatraĵoj, popolaj rakontoj kaj budhismo.

Lignogravuro de Fujian: origininta de ornamo de konstruaĵoj kaj mebloj. Iom post iom aperadis eltranĉitaj figuroj de homoj kaj bestoj. La materialo estas kamforarbo, nanmu-arbo kaj abio. La verkoj temas pri historiaj personoj, epizodoj kaj popolrakontoj.

Lignogravuro de Ĉaozhou de Guangdong: Lignogravuro de Ĉao'an kaj Puning proksime de Ĉaozhou estas la plej fama kaj renomiĝis jam en Ming-dinastio. La verkoj estas aplikataj por ornamo de konstruaĵoj kaj mebloj. La lignogravuro estas reliefa, eltranĉa kaj aĵura, kaj aĵura estas la plej delikata. La verko de aĵura gravuro povas esti aprecata de ĉiuj flankoj. Oni lakas per diversaj lakoj kaj tegas per orfolio. La lignogravuro de Ĉaozhou temas pri personoj, pejzaĝoj, animaloj kaj vegetaloj, sed pli multe pri teatraĵoj, fruktoj, fiŝoj, insektoj k.s. La stilo estas tre delikata.

Lignogravuro de Suzhou: En Suzhou estas multaj ĝardenoj kaj lignogravuro estis prospera. La lokanoj ŝatis ornami konstruaĵojn samtempe per lignogravuro kaj brikogravuro por doni belan vidon de la akvolando de la suda Jiangsu-provinco. Lignogravuro de Suzhou estas tre delikata kaj temas ofte pri floroj kaj personoj. 40 kilometrojn sudokcidente de Suzhou estis privata korto kun etaĝdomo, kies fostoj, traboj, diloj kaj aleroj estis ornamitaj per gravuritaj brikoj, ŝtonoj kaj lignoj. La lignogravuro estis reliefa, plenumita de Zhou Yunlong de Xiangŝan-skolo de Wuxian-gubernio. Kiel moderna verko, la konstruaĵo heredis la tradicion de lignogravuro de Suzhou kaj ni povas ĝui la guston de antikva lignogravuro de Suzhou.

Lignogravuro de Baj-nacio de Jianĉuan de Yunnan: Ĝi havas longan historion kaj prosperis en Tang- kaj Song-dinastioj (618-1279). En antikveco ĉirkaŭ Kunming, ĉefurbo de Yunnan-prov., estis multaj famaj gravuraĵoj, kaj granda parto el ili estis verkoj de gravuristoj de Jianĉuan. Oni prenas lokan arbon "Yunmu" kiel materialon de lignogravuro kaj la gravura maniero karakteriziĝas per delikateco. Tie lignogravuro estas uzata por ornamo de konstruaĵoj kaj mebloj. La desegnoj temas pri bonaŭguro, historiaj personoj, religiaj rakontoj kaj mitoj.