• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-07 14:32:37    
Sirio kaj Libano klopodas por establi novtipajn specialajn rilatojn

cri

En la 6-a de marto, la baldaŭ eksiĝonta libana nacidefenda ministro Abdel Rahman Murad proklamis, ke la siria armeo garnizonanta en Libano jam decidis ekretiri sin al la valo Bekaa en la 7-a de marto por fari preparon, ke la armeo fine retiriĝu al la landlima regiono inter Sirio kaj Libano. Analizistoj opinias, ke kun la retiriĝo de la siria armeo garnizonanta en Libano, la du landoj Sirio kaj Libano vizaĝas al la provado de starigo de novtipaj specialaj rilatoj inter si sub la nova situacio. Tiuj ĉi rilatoj prenos la tenadon de la speciala influo de Sirio al Libano kiel premison, prenos reciprokan respekton, reciprokan akcepton kaj komunajn interesojn kiel bazon kaj prenos fiaskigon de la intrigo de Usono kaj aliaj okcidentaj landoj por disigi la specialajn rilatojn inter Sirio kaj Libano kiel deirpunkton.

Analizistoj montris, ke la novtipaj rilatoj inter Sirio kaj Libano ĉefe koncernas jenajn ŝlosilajn faktorojn:

Unue, oni persistas sur la libana regpotenca dispozicia framo difinita en la Interkonsento de Taif por eviti tion, ke la libana politika rondo falu en splitiĝon pro redispoziciado de la regpotenco, tiel ke ĝi kaŭzu refojan eksplodon de la interna milito. La Interkonsento de Taif estis subskribita de reprezentantoj de diversaj sektoj de Libano en Taif de Saudi-Arabio en 1989, ĝi difinis distribuan projekton de la regpotenco de diversaj sektoj de Libano kaj finis 15-jaran internan militon. La interkonsento ankaŭ postulas, ke Sirio retiru sian trupon paŝo post paŝo el Libano post finiĝo de la interna milito de Libano. Se la libana interno ĝenerale aprobas la interkonsenton, tio jam estas la framo por starigi la novtipajn rilatojn inter Sirio kaj Libano.

Due, oni oponas kontraŭ plena praktikado de la rezolucio n-ro 1559 de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj. En sia parolo Bashar al-Assad emfazis, ke se la siria armeo garnizonanta en Libano finos sian armeo-retiriĝan laboron, Sirio jam plenumos la devojn de la siria flanko difinitajn en la la Interkonsento de Taif kaj la rezolucio n-ro 1559 de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj.

Trie, en la starigo de la novtipaj rilatoj kun Libano, Sirio ankoraŭ firme oponas kontraŭ tio, ke Libano solflanke faru paciĝon kun Izraelo. Analizistoj montris, ke tiu ĉi starpunkto unuflanke emfazas la gravecon por teni la aliancecon inter Sirio kaj Libano, sed ankaŭ enkorpigas la konfidon de siriaj gvidantoj en starigo de la novtipaj rilatoj kun Libano.