• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-07 15:50:47    
Brikogravuro---ĉina popola arto (foto)

cri

Kiel popola arto, brikogravuro estas uzata ĉefe por ornamo de konstruaĵoj. Brikogravuro de Ĉinio originis tre frue, kaj oni trovis ĝin en ruino de urbo de la periodo de Militantaj Regnoj (475 a.K--221 a.K). Sed oni uzis brikogravuron por ornamo de ĝardenoj kaj loĝejoj en Tang- kaj Song-dinastioj (618-1279), kaj tio furoris en Ming- kaj Qing-dinastioj (1368-1911).

La stilo de brikogravuro de diversaj lokoj estis varia. Ĝeneraldire, brikogravuro de la sudo karakteriziĝas per delikateco, dum tiu de la nordo -- malfajneco. Ĉu en la nordo, ĉu en la sudo, brikogravuro estas aplikata ĉefe por ornamo de pordarko, ekranmuro, lintelo, murangulo k.a. en ĝardenoj, temploj, firmaoj kaj riĉulaj domoj.

Por fari brikogravuraĵon, oni unue devis fari desegnon sur la briko kaj poste reliefe gravuri la brikon laŭ la desegno. La desegnoj por brikogravuro temis pri vegetaloj, animaloj, figuroj en legendoj kaj mitoj, teatraj intrigoj kaj ĉiutaga vivo de la popolo.

En ŝexian-gubernio de Anhui-provinco estas multaj bone konservitaj domoj el Ming- kaj Qing-dinastioj. La brikaj gravuraĵoj sur tiuj konstruaĵoj montris la kontribuon de la popolaj artistoj por la arto de brikogravuro.

En Ming- kaj Qing-dinastioj, en tiu gubernio estis multaj komercistoj. Influate de la feudisma patriarka ideologio kaj hejmsopiro, la komercistoj post gajno de granda profito emis sendi hejmen grandan sumon da mono por konstrui luksan domon. Ili emis konkuri kun najbaroj la skalo kaj lukseco de la domo por paradi sian riĉecon. Ili dungis altnivelajn gravuristojn kaj postulis je alta kriterio por la gravuraĵoj.

Ankaŭ la gravuristoj fariĝis konkuremaj kaj penadis por prezenti kiel eble plej novan kaj distingiĝan verkon. Pro tio la temo de brikogravuro fariĝis pli kaj pli riĉa, la nivelo pli kaj pli alta, kio formis originalan stilon de la popola loĝejo de Anhui.