• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-07 16:59:29    
Diversaj ludiloj el argilo (foto)

cri

En la gubernio Xunxian apud la Flava Rivero etendiĝas vasta tero, kies argilo estas glata kaj viskoza. Oni faras el tia argilo diversajn ludilojn.

En la gubernio la plej ofte vidata argila ludilo estas fajfebla argila hirundo. La malgranda estas 3-centimetra por ludo, dum la granda -- 20-centimetra por aprecado. Ĉu infanoj, ĉu plenkrerskuloj, ĉiuj ŝatas ĝin. Ĉar tia ludilo estas fajfebla, tial oni nomas ĝin "Nigugu" (argila fajfanto).

Fakte la origino de argila ludilo havis rektan rilaton kun batalo okazinta en la loko. En arda batalo multaj militistoj mortis. Por kulti la mortintajn kamaradojn, soldatoj, kiuj lertis en farado de argilaj figuroj, faris el argilo homojn kaj ĉevalojn. Tio estis afero antaŭ 1800 jaroj. La arto cirkulis kaj la argilaj figuroj inkluzivis homojn kaj bestojn en diversaj mitoj.

En iu vilaĝo, kie oni faras la plej bonajn argilajn ludilojn, du trionoj de la familioj sin okupas pri farado de argilaj ludiloj. En aŭtuno ĉie oni povas vidi farantojn de "Nigugu". Ili fosas, miksas, knedas, modlas, bakas, farbas...

Oni faras argilajn ludilojn ne por sin distri, sed por vendi en templaj foiroj. En la pasinteco, en templaj foiroj viciĝis multe da standoj vendantaj argilajn ludilojn kaj serpentumis longaj vicoj de aĉetantoj.

Unue oni farbis la modlaĵojn per nigra aŭ bruna koloro, poste kolorigis ilin blanke, ruĝe, flave, blue kaj verde. La fajfo de la ludiloj pli vigligis la foirojn.

Por la vilaĝanoj farado de "Nigugu" ŝajnis facila. Preni argilon ĉe la rando de la vilaĝo, verŝi en la argilon akvon, knedi kaj bastonadi la argilon, por ke ĝi fariĝu fajna kaj mola. Plejparto de la farantoj faris per modeliloj. Uzante modelilojn oni faris tre rapide, sed la produktaĵoj estis monotonaj.

Oni ankaŭ modlis ankaŭ per manoj. Tiu metodo estis malrapida, sed karakteriza. Unu el la specoj de "Nigugu" havis risorton kaj skuiĝantaj partoj de la ludiloj vekis grandan intereson. Fininte modladon, oni truis la faraĵojn por sonigi ilin. Post bakado oni kolorigis kaj briligis ilin.

Pli kaj pli malmultiĝas farantoj de "Nigugu", ĉar profito estas tre malgranda kaj krome la infanoj havas pli kaj pli multajn aliajn ludilojn. Sed 79-jara avo Wang Lantian ne flankenmetis la metion. 7-8-jara, li jam eklernis la metion ĉe sia patro. Li, tre saĝa, povas fari diversajn figurojn. Li estas la plej elstara inter la metiistoj en la gubernio. Liaj verkoj estis eksponataj en multaj urbegoj kaj li estis titolita "Popola Artisto de Henan-provinco". Li senĉese faras "Nigugu" por muzeoj kaj fremdlandaj vizitantoj. Li opinias, ke neniam elmodiĝos "Nigugu".