• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-07 20:34:00    
Urbeto Bo'ao ĉe Suda Maro

cri
Antaŭ kelkaj jaroj, la urbeto Bo'ao estis ĉemara urbeto nekonata. En la jaro 2001, la nomo de Bo'ao ekligiĝis kun la Azia Forumo, ĉar tie okazis la forumo, kaj poste en ĉiu printempo, la Azia Forumo okazigas sian jarkunvenon en la urbeto. De tiam, tiu malgranda fiŝista vilaĝo ne trovebla sur la mapo rapide fariĝis konata turisma vizitindejo de Ĉinio.

La Wanquan-rivero estas pentrinde bela rivero, kiu senbrue fluas en la Sudan Maron, kaj la urbeto Bo'ao ja staras ĉe la enmariĝa loko de la Wanquan-rivero.

La Wanquan-rivero kun bone konservata natura ekologio estas nomata "ĉina Amazono". Ekskursante al tiu rivero, oni povas ĝui ambaŭbordajn verdaĵojn senlime sterniĝantajn. Ankaŭ la urbeto Bo'ao situanta ĉe la bildeca rivero, estas ŝirmata de la ombroriĉaj arboj kaj verdaĵoj. Eĉ medio-protekta fakulo el Unuiĝintaj Nacioj laŭdis Bo'ao dirante, ke ĝi "estas rivera enmariĝejo kun plej perfekte konservata ekologia medio en la mondo". La pura akvo de la Wanquan-rivero alportas al Bo'ao la agrablan medion, ankaŭ multe da ĉarmaj naturaj pejzaĝoj al la urbeto. Ĉe la enmariĝejo de la Wanquan-rivero videblas strando kun la duon-insula formo, ĝin oni nomas Jad-zona Strando. Kiam leviĝas la fluso, la plej mallarĝa loko de la strando estas nur dekmetra. Rigardate de malproksime, la strando similas al jada zono metita inter la Suda Maro kaj la Wanquan-rivero, kaj ĝia formo similas al Ora Marbordo de Aŭstralio. Fraŭlino Zhao Min, kiu iam vojaĝis al la Ora Marbordo, esprimis sian admiron al la Jadzona Strando. Ŝi diris:

"La Jadzona Strando estas eksterordinare bela, ĝi, kiel limlinio, apartigas la riveran akvon disde la mara. Ankaŭ la strando estas fajna, kaj sentigas min tre komforte, kiam mi paŝas sur ĝi. Mi iam vizitis la Oran Marbordon de Aŭstralio, kaj miaopinie, la pejzaĝoj de la Jadzona Strando estas same mirindaj kiel tiuj de la Ora Marbordo."

En la profunda maro ne fore de la Jadzona Strando staras grupo da gigantaj rokoj, same kiel krutaj montpintoj. Jen estas la de longe konata "Rokaro Shenggong". Pri ĝi estas interesa legendo. Ĉiĉeronino fraŭlino Zhang Hua diris:

"Legendo diras, ke antaŭ longe, la ĉielo iel disfalis, rezulte okazis diluvo kaj la popolanoj ege suferis de tio. Tiam la prapatrino Nuwa decidis forigi la katastrofon por la popolanoj, kaj forĝis buntkolorajn ŝtonojn por ripari la ĉielon. Foje, pro ŝia momenta neatento, iu kolora ŝtono falis el la ĉielo kaj trafis la havenon de Bo'ao. Jen estas deveno de la Rokaro Shenggong."

La bela legendo dotis misteran nuancon al la Rokaro Shenggong, kiu fariĝis sanktaĵo en la koro de la lokaj fiŝistoj. Ĉiufoje, antaŭ sia eknavigo surmara, fiŝistoj kultas al ĝi por akiri ĝian patronadon.

En la centro de la urbeto Bo'ao troviĝas la insulo Dongyu, kies formo similas la legenda ĥelonio naĝanta al la Suda Maro. Ĉe bordoj de la insulo ĉie videblas sovaĝaj ananasujoj, prospere kreskas sur la insulo diversaj tropikaj vegetaloj, kiaj manglujo, betlopalmo kaj kokosarbo. La insulo estas malgranda, kaj necesas nur pli ol unu horo por ĉirkaŭiri sur ĝi. Loĝas tie nur 160 familioj. Ili nomas la Wanquan-riveron patrina rivero kaj rigardas la insulon Dongyu sia lulilo, kie ili trankvile vivas de generacio al generacio.

Same kiel multaj urbetoj situantaj ĉe la marbordo, Bo'ao estas kvieta kaj agrabla. Sed malsame ol multaj aliaj marbordaj urbetoj, nuntempe Bo'ao rapide fariĝas internacia turisma vizitindejo. Modernaj hoteloj kaj feriejaj vilaĝoj, okulplaĉaj kunvenejoj de la Azia Forumo, vastaj golfejoj interese kontrastas kun la maro, kokosarbaro, strando kaj antikvecaj popolaj loĝdomoj. Kiam venis la vespera krepusko, strataj lampoj lumigas la marbordan avenuon longan je unu kilometro, kaj la milda lamplumo kaj la freŝa aero estas ravaj por promenantoj. Tiam ankaŭ la budoj vendantaj la vesperan manĝon akceptas manĝantojn, kaj funkcias ĝis la 1-a aŭ la 2-a horo matene. Turistoj povas gustumi tipe indiĝenajn frandaĵojn dum aprecado de la vesperaj pejzaĝoj de Bo'ao. Vojaĝanto s-ro Wang Xiaonan diris:

"Mi aparte ŝatas ĉe-vojajn manĝ-budojn de Bo'ao, kie oni povas manĝi la lokajn frandaĵojn, ekzemple freŝajn marajn kreskaĵojn kaj tipe indiĝenan rizaĵon miksatan per kokaĵo. Vere bonguste!"