• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-08 15:14:26    
Ĉina fama erudiciulo Feng Yidai (foto)

cri

Karaj retlegantoj, en la 23-a de februaro estis ĉina tradicia festo Lanterna Festo, en kiu familianoj kolektiĝis. Tamen en tiu tago ĉina fama erudiciulo kaj tradukisto Feng Yidai forpasis pro malsano. Ĉina kultura rondo okazigis aktivadojn memore al 92-jara majstro. Nun bonvole aŭskultu koncernan raporton.

En la ĉina kultura rondo, Feng Yidai estas sonora nomo. Li faris kreivan kontribuon en kampoj de eldonado, literatura tradukado kaj aliaj kaj estis respektata. Antaŭ 1 jaro, Feng Yidai enhospitaliĝis pro malsano kaj devigite haltigis sian legadon kaj skribadon. Tamen lia forpaso ankoraŭ estas neatendita por kelkaj homoj. Fama karikaturisto Ding Cong estas lia malnova amiko. Akceptante intervjuon li diris:

"Fine de la jaro 1937, ni interkonatiĝis en Hongkong kaj ĝis nun nia amikeco jam daŭras je pli ol 70 jaroj. Lia filo menciis lian malsanon. Mi ne atentis tion, sed pensis, ke li povos refreŝiĝi. Tamen estas neatendite, ke li forpasis kaj mankas al ni ŝanco por interbabili. Tio estas malĝojiga."

Sinjoro Feng Yidai naskiĝis en 1913 en la urbo Hangzhou. Lia patrino Lou Wenguang veturis al Japanio por lernado kaj en la aĝo de 28 jaroj, ŝi naskis Feng Yidai kaj post unu monato forpasis pro malsano. Tial Feng Yidai konas lian patrinon nur per fotoj.

En 1936, Feng Yidai diplomiĝis el Ŝanhaja Hujiang-a Universitato kun fako de komerca administrado. Dum lernado en la universitato, li konatiĝis kun membro de teatraĵa societo Zheng Anna kaj poste ili edziĝis. Fama karikaturisto Ding Cong rememoras:

"Li lernis komercan administradon en la universitato kaj ankaŭ ŝatis dialogan dramon. Lia edzino faris tradukadon, do ankaŭ li faris la samon. Li estis diligenta kaj poste fariĝis amatora tradukisto."

Komence de la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento, Feng Yidai viglis en ĉinaj eldonada kaj kultura rondoj. Li kune kun Dai Wangshu kaj Yu Feng funkciigis kulturan gazeton en Hongkong, partoprenis en kreo kaj administro de angla-lingva gazeto "Ĉina Verkisto" kaj partoprenis en eldonado de gazetoj "Kultivo" kaj "Filmo kaj Teatraĵo". Lia eminenta spertaĵo pri ĵurnalisma eldonado havigis al li ŝancon fariĝi ĉina veterano pri redakto kaj eldonado. Pri tradukado, lia atingo ankaŭ estas okulfrapa. Li estas unu el la ĉinaj tradukistoj, kiuj konigis al ĉinaj legantoj usonan faman verkiston Ernest. Hemingway. Post fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949, li longtempe servis kiel estro de eldonada departemento de fremdlingva eldonejo kaj estro de redakcio de angla-lingva "Ĉina Literaturo". Li pledis per malferma sinteno por traduki kaj konigi alilandan literaturon.

Dum lia tuta vivo, Feng Yidai konatiĝis kun multaj amikoj kaj super laboro kaj lerno, li helpis kaj subtenis novicojn kaj ĝuis altan prestiĝon en ĉinaj literatura kaj arta rondoj. En aŭtuno de la jaro 1993, preskaŭ 80-jara Feng Yidai edziĝis al 70-jara fama verkisto Huang Zongying kaj tio estis rigardata kiel bela rakonto. Lia filo Feng Hao rememoras:

"Li havis multajn amikojn. Laŭ mia impreso, li estas patro kaj afabla kaj severa. Ni lernas ion el li. Influate de li, ni lertas en skribado kaj ankaŭ ŝatas legadon."