La 10-a de aprilo estas la Afrika Tago de Mediprotektado. Tio estis decidita de 48 afrikaj landoj en la konferenco de afrika mediprotektado okazigita en zambia ĉefurbo Lusako en aprilo de 1984. La konferenco aprobis Deklaron de Lusako kaj agan planon de media protektado de Afriko kaj apelaciis, ke diversaj afrikaj landoj alte atentu kontraŭ dezertiĝo de Afriko, polucio de akvaj riĉfontoj kaj detruado de arbaroj.
|