• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-08 15:57:43    
Internacia Jaro de Familio kaj Internacia Tago de Familio

cri

Familio estas baza ĉelo de la socio. Ekde la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, nombro de familioj en la tuta mondo rapide kreskis kaj jam atingis unu miliardon kaj 30 milionojn. Samtempe malgrandiĝis la familia mezuro tago post tago. En Usono unu inter ĉiu du paroj da geedzoj eksedziĝis, en okcidenta Eŭropo, triono de geedziĝoj finiĝis kun divorco. Popola maljuniĝo estas pli kaj pli grava. En la tuta mondo maljunuloj pliaĝaj ol 65 jaroj atingis 350 milionojn, en Eŭropo maljunuloj pliaĝaj ol 60 jaroj okupas kvionon de la tuta popolo. Ankaŭ ŝanĝiĝas koncepto de la homoj pri familio. Tiuj familiaj problemoj alportis grandan impulson al la socio kaj estis atentataj de la internacia socio.

La 8-an de decembro 1989, la 44-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj aprobis rezolucion, deklarante, ke la jaro 1994 estu "Internacia Jaro de Familio" kaj decidis, ke ĝia temo estu "Familio: energio kaj respondeco en la ŝanĝiĝanta mondo". Poste koncerna institucio de Unuiĝintaj Nacioj decidis simbolon de la "Internacia Jaro de Familio", sur kiu la tegmento korvas la koron. La "Internacia Jaro de Familio" celas altigi konscion de registaroj, gvidantoj kaj popolanoj de diversaj landoj pri problemoj de familio kaj akceli diversajn registarajn instituciojn ellabori, praktiki kaj kontroli politikojn de familio.

En februaro de 1993, Komisiono pri Socia Disvolvo de Unuiĝintaj Nacioj decidis, ke ekde la jaro 1994, la 15-a de majo estu "Internacia Tago de Familio". Establo de la "Internacia Tago de Familio" celas plibonigi pozicion kaj kondiĉojn de la familio kaj plifortigi internacian kunlaboron en protektado kaj helpado de familio.