• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-08 17:22:21    
Germana kaj franca ŝtatĉefoj kunordigis starpunkton antaŭ pinta kunveno de Eŭropa Unio

cri

La 7-an de marto, en sia hejmloko, la okcidenta urbeto Blomberg, germana ĉefministro Gerhard Schroeder okazigis neoficialan intervidiĝon kun franca prezidento Jacques Chirac. La du flankoj faris diskutadon pri serio da problemoj vizaĝataj de la nuntempa konstruado de Eŭropa Unio kaj aliaj internaciaj varmpunktaj problemoj kaj kunordigis la duflankan starpunkton. Pro tio, ke la pinta kunveno de Eŭropa Unio okazos en Bruselo en la 23-a de marto, ĉi-foja intervidiĝo de la germana kaj franca ŝtatĉefoj estis ege okulfrapa.

Unu el la gravaj enhavoj de ĉi-foja intervidiĝo estis la problemo por amendi la Pakton pri Stabileco kaj Kreskado de Eŭropa Unio. Laŭ difino de la Pakto pri Stabileco kaj Kreskado de Eŭropa Unio, tiuj membrolandoj, kies financa deficito en la 3 sinsekvaj jaroj superas 3% de ĝia totala nacia produktovaloro, estas punataj, eĉ je monpuno. Pro tio, ke de la lastaj jaroj la ekonomia stato en Germanio kaj Francio ne estas tiom bona kaj la financa deficito de tiuj du landoj jam en tri sinsekvaj jaroj superis 3% de la respektiva totala nacia produktovaloro, la du landoj laŭ la difino de la pakto devis ricevi monpunon. Sed en julio de 2004 la Eŭropa Juĝejo faris decidon prokrasti la monpunon al la du landoj. Poste en la interno de Eŭropa Unio pli kaj pli laŭtas la alvoko por amendi la Pakton pri Stabileco kaj Kreskado. Kiel ĉefaj evoluintaj landoj de Eŭropa Unio, Germanio kaj Francio persiste opinias, ke la Pakto pri Stabileco kaj Kreskado devas plibone "adaptiĝi al la realeco de malsama ekonomia disvolviĝo de diversaj landoj de la eŭra regiono". Tial en la praktikado de la pakto oni devas esti "pli fleksebla". La rolo de la pakto devas esti ne nur "stabileco", sed ankaŭ "akcelao al kreskado".

Dum ĉi-foja intervidiĝo, la germana kaj franca ŝtatĉefoj reasertis, ke la pakto devas plifortigi atenton al la ekonomia kreskado.

Alia grava paroltemo de ĉi-foja neoficiala intervidiĝo de la germana kaj franca ŝtatĉefoj temas pri la financa budĝeto de Eŭropa Unio. Laŭ la projekto de la eŭrop-unia financa budĝeto de la jaro 2007 ĝis la jaro 2013 elmetita de la Eŭrop-Unia Komisiono, la financa budĝeto de Eŭropa Unio en 2007 estos 124,6 miliardoj da eŭroj, kaj tiu en 2013 kreskiĝos al 143,1 miliardoj da eŭroj. Tio signifas, ke en la projektitaj 7 jaroj, la meznombra budĝeto de Eŭropa Unio okupos 1,14% de la totalaj naciaj produktovaloroj de la 25 membrolandoj de Eŭropa Unio.

En ĉi-foja intervidiĝo la germana kaj franca ŝtatĉefoj ankaŭ faris diskutadon pri la perspektivo de aprobo al la Traktato de Eŭropa Konstitucio. Ambaŭ landoj estas aktivaj iniciatintoj de la Traktado de Eŭropa Konstitucio.

Krom internaj aferoj de Eŭropa Unio, Gerhard Schroeder kaj Jacques Chirac diskutis ankaŭ pri la libana situacio kaj aliaj internaciaj problemoj komune zorgataj de la du flankoj.