• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-08 20:17:19    
Fama Kultura Strato Liulichang

cri
Malantaŭ altaj domegoj de Pekino ĉie videblas spuroj de la antikva historio. La strato Liulichang situanta en la suda urboparto de Pekino ja estas loko, kie oni povas trovi la longan civilizacion de Ĉinio. En ĉifoja programero ni kune vizitu tiun faman straton.

57-jara s-ro Meng Debao estas ŝoforo de triciklo, kaj laboras jam dekkelkajn jarojn apud la strato Liulichang. Li bone konas la straton, kaj ŝatas detale rakonti ĝian historion al interesatoj. Li diris:

"La strato estiĝis en la dinastio Qing. Komence ĉi tie estis farejo de glazuraĵoj uzataj por imperiestraj palacoj."

Ĝuste kiel diris s-ro Meng Debao, la nomo de la strato Liulichang devenis de tio, ke en la pasinteco, la loko, kie nun troviĝas la strato, estis bakujo de glazuraj tegoloj, klinkeroj kaj aliaj glazuraĵoj. En la ĉina lingvo, la vorto "Liuli" signifas glazuron kaj la vorto "Chang" ĉi tie signifas farejon. Tiel frue kiel en la 13-a jarcento, en la tempo de la dinastio Yuan, ĉi tie establiĝis la bakujo speciale por fari glazurajn tegolojn. En la 17-a jarcento, sekve de plivastiĝo de la urba skalo, la bakujo estis translokita ekster la urbon, kaj la loko fariĝis kvartalo, sed ĝia nomo Liulichang restas ĝis nun.

Do kiamaniere la loko fariĝis la vaste konata kultura strato? En la dinastio Qing (1644 – 1911), apud Liulichang loĝis multaj burokratoj, kiuj emis viziti la librovendejon. Krome, la loko estas proksima al la imperiestra palaco, kie ĉiujare okazas la ŝtata ekzameno de kleruloj el diversaj landpartoj. Pro tio, la lokon frekventadis tiuj legemaj kleruloj. Por kontentigi la bezonon de tiaj personoj, diverslokaj librovendistoj establis librovendejojn ĉi tie, kaj iom post iom la loko fariĝis la plej granda foiro de libroj en la ĉefurbo, kaj ankaŭ tradiciaj skribilaroj, brikabrakoj, pentraĵoj kaj kaligrafaĵoj rilatantaj al libroj sinsekve aperis sur la strato Liulichang.

La nuna strato Liulichang plivastiĝis duoble ol tiu de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, kiam la ĉina registaro riparigis la straton. La kultura strato Liulichang dividiĝas en la du partojn orientan kaj okcidentan, longas sume je 750 metroj, kaj rezervas la originalan arkformon. Ambaŭflanke de la strato staras unuetaĝaj kaj duetaĝaj ĉinstilaj konstruoj el brikoj kaj tegoloj ekstere ornamataj per gravuraĵoj el brikoj kaj lignoj kaj lakaj pentraĵoj, manifestante la antikvean tradician stilon de popularaj vendejoj de Pekino en la lasta periodo de la dinastio Qing.

La strato Liulichang plena de la ĉina antikva kulturo, altiras al si ankaŭ vojaĝantojn el diversaj mondpartoj. Sin trovante en tiuj butikoj, ili kvazaŭ povas dialogi kun la ĉina historio. S-ino Madeleine Fogde el Svedio diris, ke ŝi duafoje venis al la strato Liulichang, kaj tre ŝatas tiun ĉi antikvecan straton. Ŝi diris:

"Mi tre ŝatas la straton Liulichang, kiu estis kvieta kaj agrabla. Miaopinie, la strato estas reprezentanto de la antikva kulturo de Ĉinio. Ĉi tie oni povas vidi diversspecajn kaj diversepokajn brikabrakojn de Ĉinio, kaj ankaŭ ĝian tean kulturon. Ĉiufoje mi longe promenadas ĉi tie."