• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-08 20:25:11    
Serĉi Antikvan Kulturon de Ĉinio en Liulichang

cri
La nuna strato Liulichang plivastiĝis duoble ol tiu de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, kiam la ĉina registaro riparigis la straton. La kultura strato Liulichang dividiĝas en la du partojn orientan kaj okcidentan, longas sume je 750 metroj, kaj rezervas la originalan arkformon. Ambaŭflanke de la strato staras unuetaĝaj kaj duetaĝaj ĉinstilaj konstruoj el brikoj kaj tegoloj ekstere ornamataj per gravuraĵoj el brikoj kaj lignoj kaj lakaj pentraĵoj, manifestante la antikvean tradician stilon de popularaj vendejoj de Pekino en la lasta periodo de la dinastio Qing.

Ambaŭflanke de tiu ĉi strato nun troviĝas pli ol cent butikoj. En la orienta parto de la strato vendiĝas ĉefe jadaĵoj, porcelanaĵoj, juveloj kaj lignaĵoj, kaj en la okcidenta parto de la strato vendiĝas ĉefe kaligrafaĵoj, pentraĵoj kaj kulturaj relikvoj. Tra la vitrinoj de ĉiu butiko videblas ĉiuj konservaĵoj de la butika mastro. Ĉi tie troveblas kulturaĵoj el diversaj historiaj periodoj de Ĉinio, kaj inter tiuj estas multekostaj kulturaj relikvoj, samtempe ankaŭ brilaj falsaĵoj. Kompreneble, ili ĉiuj estas prezentataj je la prezoj klare markitaj. La butika mastro diros al vi, kiu estas la vera kaj kiu la falsa. Oni povas aĉeti kun trankvileco.

Inter tiuj butikoj ne mankas centjaraj butikoj kun la longa historio. Ekzemple, la Butiko Qingmige ekzistas jam pli ol 300 jarojn ĉe la strato Liulichang. Ĝia nuna mastro s-ro Jia Zhiren konigis:

"La nomo de la butiko estis iniciatita de la fama pentristo Ni Yunlin el la dinastio Yuan. En sia maljuneco li ermitiĝis kaj titolis sian domon Qingmige, pensante rezervi liajn kaligrafaĵojn kaj pentraĵojn en tiu domo."

Kiamaniere do la ermita domo Qingmige fariĝis butiko sur la strato Liulichang? Pri tio estas interesa rakonto.

En sia bebo-aĝo, la imperiestro Qianlong de la dinastio Qing disiĝis disde sia patrino kaj ekloĝis en la imperiestra palaco. Flegate de nutristino Zhou, li elkreskis kaj poste fariĝis imperiestro. Por danki sian nutristinon, li invitis ŝin al si kaj demandis ŝin, kion ŝi deziras. La maljuna nutristino diris, ke ŝia filo ne ŝatas viziti lernejon, sed volas fari komercadon. Aŭskultinte ŝiajn vortojn, la imperiestro Qianlong proponis al ŝi, ke ŝia filo entreprenu butikon de paperoj kaj skribiloj sur la strato Liulichang. Kaj la imperiestro ankaŭ donacis la titolon Qingmige al la butiko de ŝia filo, tiom pli, la imperiestro dekretis, ke ĉiuj kortegaj oficejoj devas aĉeti siajn uzaĵojn en la butiko de ŝia filo.

Kiel impona estis la pozicio de la butiko kun la ŝildo donacita de la imperiestro, tio estas komprenebla, ĉu ne? La nuna mastro de la butiko Qingmige s-ro Jia Zhiren diris:

"En tiu epoko, Qingmige estis tre impona. Antaŭ la butiko instaliĝis ĉeval-liga fosto, kaj ĉi tie la oficistoj veturantaj palankene devis elpalankiĝi, kaj oficiroj rajdantaj ĉevale devis deĉevaliĝi. Alveninte al la butiko Qingmige, ili demetis siajn oficialajn kostumojn kaj uniformojn, sin vestis per la civilaj vestoj, trinkis teon kaj plenumis sian taskon en la butiko, kaj fine ili eliris kaj ekpromenis sur la strato Liulichang.

La hodiaŭa butiko Qingmige antaŭ longe jam ne havas la originalan imponecon, sed la tuta strato Liulichang pli kaj pli vigliĝas ol antaŭe. La historia spiro lante ŝvebas sur grizaj tegoloj kaj brikoj de la konstruoj, fenestraj ornamaĵoj de la butikoj kaj ĉe la kulturaj relikvoj atendantaj negocon. Enirinte en iun ajn butikon, oni sin sentas kvazaŭ sin ĉirkaŭate de la historio.