• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-09 15:23:16    
Unuafoje en Universala Kongreso

cri
Ĉijare mi partoprenis Universalan Kongreson en Pekino. Tio estis mia unua UK kaj krome mia unua vojaĝo al Azio. Mi vere esperas, ke mi havos okazon fari ambaŭ multfoje.
Mi uzis la germanan aviadkompanion Lufthansa. Do, mi unue flugis al Frankfurto kaj atendis tie la ekflugon al Pekino dum kelkaj horoj. Atendante mi ekvidis mezaĝan, malgrandan viron, kiu portis verdstelan sakon. Mi salutis lin kaj ni ekbabilis. Kompreneble, ankaŭ li estis survoje al la UK. Li venis el Norvegio. En Pekino lokaj samideanoj atendis nin, kun klare videblaj Esperanto-simboloj. Post iom da tempo ili gvidis nin al malgranda aŭtobuso, per kiu ni veturis al niaj loĝejoj. Survoje ni vidis ankaŭ la kongresejon. La hoteloj situis iom dise, kaj mi konfuziĝis pri la vojo. Poste mi piediris serĉi la kongresejon. Subite iu diris al mi Esperante: "Saluton!" Mi vidis du nekonatajn homojn kaj miris dum duonsekundo, kiel ili sciis, ke mi estas esperantisto. Poste mi ekkomprenis, ke mi ja portas KEF-an (Kultura Esperanto-Festivalo) T-ĉemizon. Do, mi salutis ilin kaj eksciis, ke ankaŭ ili serĉas la kongresejon. Post nelonge ni trovis ĝin. La sekvantan tagon mi trovis la kongresejon tute senprobleme; ĝi estis ĉe la sama strato kiel mia hotelo. Nur la trafiko timigis min. Estis multege da biciklistoj, kies trafikregulojn mi ne komprenis. Sur pluraj vojoj la aŭtoj veturis nur al unu direkto, sed bicikloj al ambaŭ direktoj. Mi lernis rigardi ambaŭdirekten antaŭ ol iu akcidento vere okazis, sed kelkfoje nur dank' al bona ŝanco.
Kiam mi eniris la kongresejon, mi tuj ekvidis la ununuran ĉinan esperantiston, kiun mi konis, sinjoro Huang. Li vizitis Suomion pasintsomere kaj loĝis ĉe mi dum unu semajno. Li estis tre okupita, do li nur montris al mi, en kiu vico mi devas stari por esti fotita kaj poste ricevi la kongresan nomŝildon kun bildo. Estis jam multege da homoj, sed ĉio iris glate kaj mi ricevis la ŝildon post nelonga atendo. Mi komencis babili kun la aliaj partoprenantoj. La etoso estis agrabla.
La solena malfermo de la kongreso okazis la sekvan tagon. Pluraj ĉinaj gravuloj ĉeestis kaj paroladis. Ho, tiam oni bezonis kongresan interpretiston eĉ en Esperanta kongreso! Kompreneble ankaŭ Esperantiaj gravuloj paroladis, kaj denove interpretistoj laboris. Poste venis salutoj el ĉiuj landoj, el kiuj venis partoprenantoj. Mi estis la suomia salutanto. Mi diris jenon: "Etnane belas revi, nu, en UK, kune universale benante. Finnlando salutas vin!" La unua frazo estas palindromo – oni povas ĝin legi inverse, ekde la fino ĝis la komenco. Preskaŭ ĉiuj salutoj estis same mallongaj, kiel ja indis, ĉar ni estis kelkdek personoj. Tamen kelkaj salutantoj parolis iom pli longe, kaj unu eĉ kantis! Vere, li havis belan voĉon. Ekde la komenco, la kongreso estis surpriza kaj plezurega.
Mi jam partoprenis plurajn matematikistajn kongresojn, do mi spertis tion, ke estas pluraj samtempaj programeroj, inter kiuj oni devas elekti. Bedaŭrinde estis ofte malfacile elekti, ĉar min tre interesis tiom multaj programeroj. Nu, ĝenerale mi estis kontenta pri la aranĝoj, kiujn mi ĉeestis. Mi ankaŭ havis sufiĉe da tempo por babili kaj iom promenadi en la ĉirkaŭaĵo.
Unu tago estis rezervita por ekskursoj. Mi iris al la Granda Muro. Survoje nian aŭtobuskaravanon akompanis policanoj, kiuj helpis nin atingi la celon senprokraste; ni estis traktataj kiel ŝtataj gastoj. Unue ni vizitis imperiestran maŭzoleon, kiu estis profunde sub la tero. Ni parkumis tuj ĉe la eniro, dum la parkumo por ordinaraj turistoj estis sufiĉe malproksime. Okazis same ĉe la muro. Ni grimpis supren, ĉiu laŭ siaj fortoj kaj volo. Surpinte oni povis fotigi sin kaj farigi atestilon pri sia atingo. Nia ĉicerono estis atentiginta nin pri tio, ke en turismaj lokoj indas diskuti la prezojn. Mi iel preteratentis tion kaj pagis senhezite 100 juanojn (malpli ol 10 aŭrojn) pro la atestilo. La vendanto eĉ iom primokis mian pagemon, se mi bone lin komprenis. Nu, ne gravas, mia monujo ne elĉerpiĝis… Poste ni vizitis ankaŭ iun multvendejon, kie oni povintus aĉeti multegajn aferojn, eĉ grandan jadstatuon de leopardoj pro 250 000 juanoj (25 000 eŭroj). Tiam mi jam decidis esti iom pli ŝparema kaj ne aĉetis ĝin.
Mi tre ŝatas ĉinan kaligrafion, kaj mi volis aĉeti skribpentrilon kaj inkon por mem provi lerni tiun arton. Mi petis mian novan ĉinan amikinon, fraŭlinon Dai, helpi min serĉi tion. Ŝi estis komencanto, do ni unue bezonis iom da tempo por esti certaj ke ŝi bone komprenas mian peton. Poste estis sufiĉe facile. Ni trovis multvendejon kun ankaŭ tiaj aferoj, kaj ŝi klarigis al mi la aĉetmanieron, kiu estis laŭ mi iom komplika. Sen ŝi mi certe havintus problemojn kompreni, kiel mi devas agi.
Ĝenerale la ĉinoj estis tre afablaj homoj, sed mi iom timis, ke mi estas eksterlanda stultulo, kiu nenion komprenas pri bona konduto kaj ĝentileco. Tamen mi tre ŝatus viziti Ĉinion denove, kaj tiufoje mi ne intencas atendi kvardekon da jaroj! el la revuo Esperanta Finnlando n. 6/2004, verkita de Taneli Huuskonen
Karaj aŭskultantoj, ĵus ni konigis al vi la artikolon titolitan: Unuafoje en Universala Kongreso, el la revuo Esperanta Finnlando. La aŭtoro sinjoro Taneli Huuskonen diris en la artikolo, ke li tre ŝatus viziti Ĉinion denove. Ni ĉiuj redakcianoj atendas vin kaj tiam ni bone servos al vi.