• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-09 16:16:59    
Qinghai prosperis en la historio (foto)

cri

Qinghai situas sur altebenaĵo de okcidenta Ĉinio. Ĝi estas provinco kun malalte disvolviĝantaj kulturo kaj ekonomio. Ĉinaj arkeologoj tamen trovis post longa prifosado kaj studo, ke ĝi estas lonĝistoria, kun abundo da kulturaj riĉaĵoj.

Jam en paleolitiko (t.e. antaŭ 10-100 mil jaroj) tie aktivadis homoj. Arkeologoj trovis restaĵojn de tiuj antikvuloj ĉe Tuotuo-rivero kaj Kekexili proksime de Tanggula-montaro kaj Xiaoĉaidan-lago en Qaidam-baseno, ŝtonajn hakilojn, batilojn k.a. Ili supozis, ke almenaŭ antaŭ 30 mil jaroj homoj komencis ekspluati la lokon en malbona natura medio.

Poste oni prifosis la restaĵojn en Liuwan de Ledu, Datonĝouzihe kaj Lajia de Minhe, kie estas amaso da historiaj objektoj kaj tomboj de neolitiko kaj bronza epoko. Oni kun admiro aprezas la abundon da antaŭhistoria kulturo de la loko.

Respondeculo de la Arkeologia Instituto de Qinghai-provinco konigis, ke tie estas bone konservitaj historiaj objektoj de peleolitiko, neolitiko kaj bronza epoko. La abundo da prahistoriaj objektoj troviĝas en vasta regiono de orienta Qinghai. Ĝis la fino de 2001 tie oni trovis 4300 lokojn kun historiaj objektoj, kaj en muzeoj de la provinco estas konservataj pli ol 200 mil objektoj, el kiuj du trionoj estas neolitikaj kaj bronz-epokaj. Ili havas gravan signifon por studi dislokiĝon de la antikvaj triboj, ilian civilizacian evoluon kaj interrilatojn de diversaj kulturaj tipoj.

La delikataj koloraj ceramikaĵoj elterigitaj en la loko estas tre admirindaj. Arkeologoj opinias, ke jam en neolitiko la ceramika produktado estis sufiĉe evoluinta kaj eble estis projektistoj adekvataj al hodiaŭaj belartistoj. Tiam la kulturo prosperis sur la altebenaĵo. La elterigitaj ceramikaĵoj faritaj en la sama periodo estas malpli bonaj ol tiuj en Qinghai kaj kvante kaj kvalite.

En 2000 la eltrovo kaj prifosado de Lajia-ruino faris la arkeologion de Qinghai multe atentata de la tuta Ĉinio. Tiam elteriĝis valoraj objektoj kun klaraj historiaj trajtoj, kiuj montris postsignojn de antaŭhistoria katastrofo kaj pro tio Lajia-ruino estis rigardata kiel la plej grava arkeologia eltrovo en la sama jaro. Post 2-jara prifosado oni trovis tie kamenon, placon, jadaĵojn kaj multe da aliaj restaĵoj. Ili estas tre valoraj por studi la vivmedion kaj kulturan evoluon de la loĝantoj en nordokcidenta Ĉinio kaj esplori la civilizan evoluon de la prahistoria periodo de la loko.