• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-09 21:29:46    
Legendo de She-a Nacieco de Ĉinio

cri
Inter altaj kaj krutaj montoj de la kvin provincoj Fujian, Zhejiang, Guandong, Jiangxi kaj Anhui en sudorienta Ĉinio, disloĝas antikva nacieco She kun 630 000 loĝantoj, kies 97% loĝas en la provincoj Fujian kaj Zhejiang.

Pro longedaŭra miksloĝado kun han-oj, la ekonomia evoluado de Sheoj ĝenerale egalas tiun de han-oj, ankaŭ en la kulturo, moroj kaj kutimoj, la du naciecoj havas multajn komunajn objektojn. She-oj havas sian parollingvon, sed ne skriban. Ĝi ĝenerale uzas skriban han-lingvon, kaj ĉiuj She-oj povas paroli han-lingve.

La popolkanto de She-oj estas brila perlo en ilia nacieca kulturo, ankaŭ la parola literaturo cirkulanta de generacio al generacio estas sufiĉe evoluinta. La vestoj, ornamaĵoj kaj metiartaĵoj de She-oj estas karakterizataj per klara nacieca stilo.

La she-aj naciecanoj loĝas en montaroj. Tie troviĝas la prapatra templo de She-oj. Kiuj havas la saman familian nomon kaj la saman prapatron, tiuj apartenas al la sama prapatra templo. La prapatran templon prezidas patriarko, kiu respondecas pri la taktado de konfliktoj interne de la gento, prezidas komunajn aferojn kaj kulton. Ĉiu gento de She-oj havas unu prapatran bastonon kun gravurita drako-kapo. Drako estas ĉefa signo de la totemo adorata de She-oj. Ĝi koncernas la legendon pri Panhu vaste cirkulantan inter She-oj. Jen estas la interesa mito:

En la pratempo de la reĝo Gaoxin, alia gento Quanrong entrudiĝis. La reĝo Gaoxin publikigis avizon: Kiu senkapigos la reĝon de la invadantoj, tiu ricevos la belan trian princinon kiel sian edzinon. Neatendite, sin anoncis drak-hundo Panhu. Ĝi estis ses metrojn longa kaj bunt-kolora korpe. Sin anoncinte ĝi sin ĵetis konraŭ la malamikon. Profitante la okazon, kiam ebriiĝis la reĝo de Quanrong, ĝi formordis lian kapon kaj buŝe portis ĝin al la reĝo Gaoxin. Tamen, vidinte, ke Panhu estas drak-hundo, la tria princino malĝojis kaj ne volis edziniĝi al ĝi. Subite, la drak-hundo ekparolis home: "Bonvolu meti min en oran sonorilegon kaj mi fariĝos homo post sep diurnoj." Sed en la sesa tago, la reĝo Gaoxin maltrankviliĝis, timante, ke Panhu mortus de malsato, li do malfermis la oran sonorilegon kaj donis al ĝi manĝaĵon. Rezulte de tio la korpo de Panhu havis la homan figuron, sed la kapo restis draka. Post la edziĝo al la bela princino, Panhu kondukis ŝin al la profunda monataro kaj tie loĝis. Ili naskis tri filojn kaj unu filinon. La unua filo havis familinomon Pan, la dua filo Lan kaj la tria filo Lei, la filino edziniĝis al junulo kun familinomo Zhong. Jen estas la legendo pri Panhu, la prapatro de She-oj kaj la origino de iliaj kvar ĉefaj familinomoj. Tio spegulis totemismon de She-oj en la primitiva socio. Ĝis nun ili ankoraŭ pentras la menciitan legendon, nomas ĝin kiel prapatran bildon kaj ĝin kultas.