• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-09 21:48:13    
Interesaj Moroj de She-oj

cri
La 8-a de la unua monato ĉiujare laŭ la luna kalendaro estas la tago de She-oj por kulti la totemon. Tiutage, ĉiuj She-oj de la sama prapatro kaj la sama familinomo respektive kolektiĝas en sia prapatra templo de diversaj vilaĝoj, por rigardi respekte la prapatran bildon kaj kulti Panhu. La ceremonion prezidas la plej aĝa maljunulo. Li gvidas kanti "Kultan Himnon" kaj rakontas la originon de Sh-oj kaj la legendon pri la prapatro Panhu. Post la ceremonio, oni prenas "praavan manĝaĵon" en la hejmo de la kultisto. Per frandaĵoj kaj vino, la gastama kultisto fervore regalas la gastojn kun la sama prapatro revenintajn de malproksime. Virinoj kaj knabinoj servas al la gastoj, prezentante vinon kaj manĝaĵojn. Dum la manĝado oni babilas verve kaj kune ĝuas ĝojon. En ĉiu tria jaro okazas grandskala tutgenta kultado. Tiutage flirtas koloraj flagoj, bruegas tamburoj kaj aliaj muzikiloj, la spektaklo estas granda same kiel en la novjara tago.

She-oj alte taksas la Novjaran Feston. Jam en la deka monato laŭ la luna kalendaro, ĉiu familio komencas prepari gluec-rizon por fari ruĝan vinon, kiun ili nomas novjara vino. Antaŭ la Novjara Festo, loĝantoj en montregiono dehakas arbobranĉojn, forbruligas ilin, trempadas la cindron en pura akvo kaj poste filtras la akvon. Oni trempas gluecan rizon en la filtrita akvo por fari novjaran pastaĵon. Krome, oni pretigas ankaŭ diversajn festajn manĝaĵojn por celebraj aktivadoj en la Novjara Festo.

En la antaŭa nokto de la Novjara Festo She-oj ne dormas. Ĉiu familio konservas en sia kameno grandan kaj sekan hejtaĵon bruletantan ĝis la 1-a de la unua monato de la nova jaro. Tio estas nomata "trans-jara fajrosemo". Antaŭ la 24-a horo nokte, oni vizitas unu la alian, gratulas reciproke. Iuj eĉ donacas frandaĵojn al aliaj, kiuj estas malfacilaj en la vivo aŭ malsanaj, por ke ĉiuj ĝoje pasigu la feston. Je la 24-a en la noktomezo, kiam alternas la nova kaj la malnova jaroj, oni bruligas incensojn kaj kandelojn, eksplodigas petardojn por celebri la alvenon de la nova jaro. Poste ĉiuj familianoj sidiĝas ĉe la tablo kaj ĝuas la festan festenon. En iuj lokoj oni speciale konservas parton da "festa manĝaĵo", metas ĝin en la grenejo kaj ŝlosis ĝin, kaj elprenas ĝin denove post la Lanterna Festo de la 15-a de la unua monato. Tio aludas la bonan aŭguron "havi manĝon superfluan".

La celebrado daŭras ĝis la tagiĝo. Tiam viroj en montvilaĝoj kutime eldomiĝas nudaj kun duonigitaj bambutuboj en la mano kaj kuras ĉirkaŭ sia domo, frapante per la duonigitaj bambuoj. Laŭdire, tio povas forpeli plagdion kaj elimini epidemion.

Dum la festaj tagoj abundas bongustaj manĝaĵoj. Sed en la 1-a de la unua monato (la novjara tago), multaj She-oj kutimas preni rizaĵon kun batataj strioj. Tio aludas, ke oni ne forgesu ŝparemon eĉ en la festo. Estas ankoraŭ tre interesa moro: En la novjaraj tagoj, la virinoj ordinare ne laboras, tamen la viroj faras pajlajn sandalojn kaj dommastrumadon. Per tio ili esprimas respekton kaj dankemon al la virinoj pro ilia laboremo kaj diligenteco en la pasinta jaro. La familio de She-oj estas estrata de viro, tamen la pozicio de virinoj estas sufiĉe alta kaj estimata de la socio kaj viroj.

La novjara tago plej ĝojigas la infanojn. Tuj je la tagiĝo, ili jam la unuaj elkuras el la domo, kaj sin pafas al la bambuaro por "skui bambuojn". Legendo diras, ke infanoj rapide kreskos same kiel bambuidoj en la venonta jaro, se ili skuas bambuojn en la 1-a de la unua monato. Poste la infanoj kune iras ludi. En tiu tago, oni ne retenas eĉ la plej petoleman infanon kaj lasas la infanojn ĝui la festan ĝojon.

En la novjaraj tagoj, la plej grandioza kaj homplena aktivado estas antifonado. La gastoj de ĉiu ajn familio povas gaje vigligi la tutan vilaĝon. Se la gastoj estas virinoj, do la viroj de la vilaĝo invitas ili al la antifonado, se la gastoj estas viroj, do la virinoj de la vilaĝo faras la inviton. She-oj estas kantemaj. En la longa historio de pli ol 2 000 jaroj, She-oj kreis kaj kantis milojn kaj milojn da popolkantoj per sia propra lingvo, kaj ilin heredas de generacio al generacio. Precipe la popolkantoj pri la historiaj legendoj de She-oj kaj amkantoj estas bone konataj de ĉiuj She-oj. Ili kantas ne nur en festoj kaj celebaj okazoj, sed ankaŭ en ĉiutaga vivo kaj kamplaborado. En iuj lokoj ĉiujare okazas regule grandskala "Poezia Festivalo".