• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-10 08:43:15    
Jiang Xue: Ekkuri 50-jara

CRI
En profunda nokto mi ricevis telefonan vokon de bona amikino. Ŝi diris malespere, "Ĉi tie mi jam vidas, kian aspekton mi havos post 5 jaroj, eĉ post 10 jaroj! Mi jam ne scias, por kio mi vivu plu!"
"Vi povas denove elekti vivmanieron," mi ŝin konsole konsilis. "Ekzemple, vi povas vin anonci al ekzamenoj, por fariĝi doktorino, almenaǔ magistrino."
"Ve, ĉu tiel facile? Mi malfrue varbiĝis en universitaton; cetere, mi estas virino, kaj jam 26-jara. Kion la aĝo de 26 jaroj signifas por virino? Tiom pli en la dezerteca urbeto. Antaǔ ne longe mia amiko petis mian edziniĝon al li. Tio estas intenco ne nur lia, sed ankaǔ de liaj gepatroj. Ili volas, ke ni frue geedziĝu, por havi nepon. Sed... sed mi pensas, ke la geedziĝo puŝos min en eternan abismon. Sed... sed kion mi povus fari, se mi ne edziniĝus? Ho ve, se ĉio povus esti rekomencita! Tiam mi reelektus alian vivon!"
Ŝi silentis, dum mi cerbumis, kion mi diru plu al ŝi. Jes, kion mi povas aǔdigi? Post longa tempo mi flustris, ke mi rakontu ion veran, de mi mem spertitan:
"Pasintajare mi vizitis kun la pli juna frato la gepatrojn. Apenaǔ enirinte mi vidis, ke mia patro faras belskribadon, kun alta spirito. Lia ago forte surprizis min, ankaǔ mian fraton. Mi demandis pri kaǔzo. Fiere li respondis, ke post la emeritiĝo li jam havas tempon por realigi multajaran sonĝon fariĝi kaligrafo. Mia frato preskaǔ falis pro rido. Li kriis, 'Paĉjo! Jam maljuna vi! Vi volas fariĝi kaligrafo? Por esti kaligrafo oni devas komenci ekzercadon en la infaneco. Amatoreco jam sufiĉas. Por kio vi turmentu vin!' Sed la patro serioziĝis, kun grava mieno. Li deklaris, 'Kio! Ĉu sole vi junaj rajtas porti sonĝon? Sed ni maljunaj jam ne devas strebi? En la aĝo de 30 jaroj mi havis la saman opinion kiel nun vi, ke mi, jam ne juna, certe ne atingos ion; kaj mi rezignis mian idealon. Ho, jam antaǔ longe mi fariĝus kaligrafo, se tiam mi persiste penus anstataǔ forlasi la strebon! Fine mi komprenis, ke la strebado neniam estas malfrua. Tial nun, en la aĝo de 50 jaroj, mi ekkuru! Ekkuri 50-jara!'..."
Mi finis la rakonton. Mi falis en ankoraǔ pli profundan silenton. Ankaǔ mia amikino. Eble en la sama momento ni respektive aǔdis spiradon de la animo kaj antaǔenigan kornadon de la vivo, spertante ondadon en la koro.
Pasis longa tempo. Mi ekaǔdis ŝiajn plorsingultojn kaj, fine, "Dankon! Dank' al via rakonto, mi denove konas min."