• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-10 15:14:07    
Internacia Dekado de Indiĝenaj Popolanoj kaj Internacia Tago de Indiĝenaj Popolanoj

cri

La 45-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en 1990 aprobis rezolucion, en kiu difinas, ke la jaro 1993 estu Internacia Dekado de Indiĝenaj Popolanoj, ĝia celo estas: plifortigi internacian kunlaboron por solvi problemojn vizaĝatajn de indiĝenoj kaj kreskigi konigon de la popolanoj pri rajtoj kaj kulturo de indiĝenoj pere de diversaj aktivadoj.

En la mondo ankoraŭ ne estas definitiva koncepto pri indiĝeno. Laŭ ĝenerala opinio, indiĝenoj estas tiuj popolanoj, kiuj vivas en iu lando aŭ regiono genaracio post genaracio antaŭ veno de alia raso. Kaŭze de ekstera invado kaj kultura asimilio, ili falis en malfavoran situacion. Laŭ kalkulo de koncerna institucio de Unuiĝintaj Nacioj, en pli ol 70 landoj de la kvin grandaj kontinentoj de la mondo loĝas pli ol kvin miloj da indiĝenaj societoj, sume 300 milionoj da indiĝenaj popolanoj. Kaŭze de longatempa diskriminacio, la vivo de multaj indiĝenoj estas tre malriĉa, la kulturo de iuj indiĝenaj societoj proksimiĝas al kompleta ekstermo.

La 18-an de junio 1993, okazis la konferenco de Internacia Dekado de Indiĝenaj Popolanoj en la monda homrajta konferenco okazigita en Vieno, apelaciante, ke la internacia socio alte atentu ekziston de indiĝenaj loĝantoj de diversaj landoj, respektu iliajn historion, kulturon kaj tradicion kaj garantiu rajton de egala vivekzisto. La 9-an de decembro de la sama jaro, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj decidis, ke ekde 1995 ĝis 2004 estu Internacia Dekado de Indiĝenaj Popolanoj, la 21-an de decembro samjare, la 48-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj difinis, ke la 9-a de aŭgusto ĉiujare estu la Internacia Tago de Indiĝenaj Popolanoj, celante pluapaŝe plifortigi internacian kunlaboron, efike helpi indiĝenajn popolanojn de diversaj landoj solvi problemojn en media protektado, ekonomia disvolviĝo, edukado kaj kuracado.