• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-10 16:26:50    
Cent-jara disvolva procezo de la ĉina diska industrio

cri

Karaj retlegantoj, de la jaro 1904 ĝis nun, la ĉina diska industrio pasigis sian cent-jaran disvolvan procezon. Nun ni konigas al vi la disvolvan procezon de la ĉina diska industrio.

Disko pri pekina opero kantata de ĉina veterano de pekina opero Sun Juxian estas konservata disko el la plej frua periodo. Nun la valora disko estas kolektita de konservanto Liu Dingxun. Estro de ĉina diska kompanio sinjoro Zhao Daxin konigis:

"Laŭ nuna referenco, la unua eldonita disko de Ĉinio estas disko de pekina opero kantata de Sun Juxian. Ĉar en la frua periodo, enhavo de ĉina disko ĉefe estas pekina opero kaj poste aperis moderna muzikaĵo, tial disvolva procezo de la ĉina disko estas procezo de pekina opero al moderna muzikaĵo."

En la frua periodo, la ĉina diska industrio ne formis skalon kaj diversaj diskaj kompanioj faris surbendigon en Ĉinio kaj plenumis produkton en aliaj landoj. Oficiala formiĝo de la ĉina diska industrio estas en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento. Sekve de akcepto kaj bonvenigo de ĉinaj popolanoj al indiĝenaj diskoj, en la ĉina nacia diska industrio, iom post iom formiĝis faka sistemo kun tri grandaj diskaj kompanioj kaj pli ol dek malgrandaj diskaj kompanioj. Ili surbendigis cent milojn da diskoj kun opero, folklora arto kaj kanto kaj tiuj diskoj vendiĝis al ĉinaj diversaj lokoj. Muzikaĵoj de ĉinaj famaj komponistoj, Nie Er kaj Xian Xinghai kaj aliaj de tiamaj konataj kantistoj kaj kantistinoj ekzemple de la fama kantistino Zhou Xuan, estis surbendigitaj en tiu periodo.

Post fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949, la ĉina diska industrio gajnis rapidan disvolviĝon. En 1957, surbaze de la tri grandaj diskaj kompanioj, fondiĝis la unua institucio por eldoni diskojn---Ĉina Diska Kompanio kaj ĝiaj filioj disvastiĝis en la tuta lando. En 1979, la kompanio, kiel ĉina unika disko-eldonada institucio, akiris fierigan rekordon kun eldonado de diskoj je 21 miloj da specoj kaj emisio je 260 milionoj da diskoj. Poste Ĉina Diska Kompanio ankaŭ eldonis diskon faritan el travidebla kolora plastdameno kaj fine de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, ankaŭ naskiĝis stereofona disko.

Komence de la jaro 1979, sekve de profundiĝo de la ĉina reformado kaj malfermo, nova kunportilo de disko---sonbendo kun moderna muzikaĵo cirkulas en la tuta Ĉinio kaj tiu sonbendo rapide fariĝis nova favorato de ĉinaj familioj. Samtempe kun tio, fondiĝo de Kantona Pacifika Kompanio rompis tian fenomenon, ke ekzistas nur la Ĉina Diska Kompanio kaj kreis novan videan etapon en la nova periodo.