• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-10 16:50:20    
Ĉina popolarto—Arto de tuĉfrota plato (foto)

cri
En la antikva Ĉinio tuĉfrota plato estis unu el gravaj skribiloj. Oni frotis ĝin per tuĉbastoneton antaŭ ol kiam skribi ĉinajn ideogramojn per peniko. Nun oni ne povas atesti, kiam kaj kiu kreis tuĉfrotan platon. La plej antikva tuĉfrota plato naskiĝinta antaŭ ĉirkaŭ 3 000 jaroj estas tiu, kiu elteriĝis en la provinco Zhejiang. Ĝi konsistas el ŝtonplato kaj kovrilon, meze de la ŝtonplato iom kaviĝis kun restanta nigra inko.

ĉirkaŭ la unua jarcento antaŭ la Kristo ĉinoj inventis teknologion de paperproduktado. Tiam postulateco de penikoj kaj tuĉfrotaj platoj multe kreskis. Farado de la tuĉfrota plato disvolviĝis de la praktikeco al belarto. En tiu periodo oni produktis tuĉfrotajn platojn ne nur el ŝtono, sed ankaŭ el argilo, jado, ceramikaĵo kaj bronzo. Ili havas formojn de rondo, kvadrato, monto kaj testudo, iuj havas eĉ tri piedojn. Poste kun disvolviĝo de ceramiko aperis tuĉfortaj platoj el celadonverda porcelano kaj la piedoj pli multiĝis. Nun ekzistas antikva tuŝfrota plato naskiĝinta antaŭ 1 000 jaroj kun 12 piedoj, kiuj havas formojn de bestaj piedoj kaj kapoj. Ĝi estas kaj praktika objekto kaj artaĵo kombininta popolarton kaj gravuradon. En la periodo de la dinastio Tang, la 10-a jarcento, post plena disvolviĝo de farada teknologio de la tradicia tuĉfrota plato, plejparte finiĝis la transiro de multpiedo al kaŝpiedo aŭ senpiedo kaj fine fiksiĝis la formo.

En Ĉinio estas multaj famaj tuĉfrotaj platoj, interalie la plej famaj tuĉfrotaj platoj estas Duan-ŝtonplatoj. Ili produktiĝis en Duanzhou (nun la urbo Zhaoqing) de la provinco Guangdong, pro tio ili ricevis la nomon. Tie produktiĝis diverskoloraj kaj firmaj stonoj kun naturaj linioj. En la ĉina historio multaj kleruloj verkis versaĵojn priskribante Duan-ŝtonplatojn pro la beleco.

Krom Duan-ŝtonplatoj, ankaŭ Songhua-ŝtonplatoj ĝuas famecon. Ili fariĝis el Songhua-ŝtono, kiu produktiĝis en la regiono Changbai-montaro, fonto de Songhua-rivero, nordorienta Ĉinio, pro tio la ŝtonplatoj havas tiun ĉi nomon. Tiea ŝtono havas verdan koloron almiksintan flavon, pupuron kaj purpurverdon kaj naturajn bildojn kun diversaj formoj de ondo, vortico kaj geometriaj figuroj. Songhua-ŝtonplatoj atentis eksteran gravuradon, kiu temas pri arboj, bambuoj, umeoj, nuboj, akvfluoj, montoj, floroj, drakoj, feniksoj, gruoj, mitoj, legendoj kaj historiaj rakontoj.

Krom ŝtono, en la antikva Ĉinio oni prenis ankaŭ teron kiel materilalon por produkti tuĉfrotajn platojn. Oni bakis tian tuĉfrotan platon el sedimenta tero. Farado de tiaj tuĉfrotaj platoj havas tre kompleksan procedon. Sedimentigi subriveran teron bezonas 2 jarojn. Poste oni gravuris sedimentigitan teron per bambua tranĉilo. Kaj post sekiĝo kaj bakiĝo oni vaporigis la adobojn, almiksinte vinagron. Post tiel kompleksa procedo ili fariĝis tre firmaj kiel fero.

Laŭ la tradicia arto de tuĉfrota plato oni devas provizi bonkvalitan tuĉfrotan platon per bela skatolo. La antikva diro diras, "Sen skatolo ne rajtas titoliĝi kiel reĝo eĉ plej bonkvalita tuĉfrota plato", tio signifas, ke bonkvalita tuĉfrota plato devas provizi sin per bela skatolo, kiu havas aprecadan valoron kaj ankaŭ praktikecon por protekti la tuĉfrotan platon.

Dum heredado de kelkmiloj da jaroj la arto de tuĉfrota plato jam superis ĝian praktikan valoron kaj fariĝis aŭ donaco inter ĉinaj kleruloj aŭ konservaĵo de kolektantoj. Fama antikva tuĉfrota plato havas ne nur historian kaj artan valoron, sed ankaŭ tre altan ekonomian valoron. Nuntempe en la internacia antikvaĵa merkato la prezo de unu fama antikva tuĉfrota plato superas milionon da juanoj de renminbi. Ĝi estas vere rara artaĵo.