• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-11 08:51:42    
Liu Yichang: Erare!

CRI
1)
Telefono tintis, kiam Chen Xi, kuŝante en lito, ankoraǔ gapis al plafono. Telefonis Wu Lichang, kiu invitis lin al kinejo kun amuza titolo "Utila Scenejo" por kune spekti filmon ekprojekciotan je la 5-a kaj duono. Tuj leviĝis lia humoro. Li rapide faris razadon, kombadon kaj vestoŝanĝon. Surmetante ŝikan veston, li fajfe zumis la kanton "Kuraĝaj Ĉinoj". Plenuminte ĉion, li staris antaǔ spegulego garnita sur la pordo de ŝrankego, por sin observi. Li sentis, ke estas necese aĉeti sportistan veston produktitan de fama fabriko. Li amis Lichang, kiu siaflanke amis lin. Li decidis, ke trovinte laboron li tuj iros al geedziga registrejo. Antaǔ nelonge li revenis el Usono, gajninte magistrecon. Li pensis, ke fortuno decidas, ĉu li havu laboron; li rapide akiros laboron, se lia sorto estos bona, alie li ankoraǔ atendu longan tempon. Li jam dissendis 8 leterojn por sin rekomendi. Venis nenies respondo. Post kelkaj tagoj? Ĝuste pro tio en la lastaj tagoj li restis hejme, por atendi altelefonadon de iu el tiuj institucioj.Tial li ne iris straten. Sed telefonis Lichang, por kune spekti filmon. Kion fari? Li ne povis rifuzi. Nun jam la 4-a kaj 50 minutoj. Rapidu al la "Utila Scenejo"! "Ŝi koleros, se mi malfruos!" Kaj li gigantapaŝe iris al la pordo, ĝin malfermis, elpaŝis, sin returnis, refermis la pordon, ŝlosis ĝin, kuris al lifto, iom atendis, eniĝis, eliĝis kaj trotis kun facila koro al aǔtobusa haltejo. Apenaǔ li atingis la haltejon, buso alrapidis. Pro senbremseco la buso sturmis al la haltejo kaj faligis lin, oldulinon kaj knabinon. Kaj ili fariĝis farĉo.
2)
Telefono tintis, kiam Chen Xi, kuŝante en lito, ankoraǔ gapis al plafono. Telefonis Wu Lichang, kiu invitis lin al kinejo kun amuza titolo "Utila Scenejo" por kune spekti filmon ekprojekciotan je la 5-a kaj duono. Tuj leviĝis lia humoro. Li rapide faris razadon, kombadon kaj vestoŝanĝon. Surmetante ŝikan veston, li fajfe zumis la kanton "Kuraĝaj Ĉinoj". Plenuminte ĉion, li staris antaǔ spegulego garnita sur la pordo de ŝrankego, por sin observi. Li sentis, ke estas necese aĉeti sportistan veston produktitan de fama fabriko. Li amis Lichang, kiu siaflanke amis lin. Li decidis, ke trovinte laboron li tuj iros al geedziga registrejo. Antaǔ nelonge li revenis el Usono, gajninte magistrecon. Li pensis, ke fortuno decidas, ĉu li havu laboron; li rapide akiros laboron, se lia sorto estos bona, alie li ankoraǔ atendu longan tempon. Li jam dissendis 8 leterojn por sin rekomendi. Venis nenies respondo. Post kelkaj tagoj? Ĝuste pro tio en la lastaj tagoj li restis hejme, por atendi altelefonadon de iu el tiuj institucioj.Tial li ne iris straten. Sed telefonis Lichang, por kune spekti filmon. Kion fari? Li ne povis rifuzi. Nun jam la 4-a kaj 50 minutoj. Rapidu al la "Utila Scenejo"! "Ŝi koleros, se mi malfruos!" Kaj li gigantapaŝe iris al la pordo, ĝin malfermis...
Retintas la telefono. Ĉu altelefonas oficisto de iu institucio? Returno de la korpo, rapidaj paŝoj kaj levo de aǔdilo.
Aǔdiĝas virina voĉo, "La onklo bonvole aǔskultu!"
"Kiu?"
"La onklo!"
"Ne estas tia homo."
"La onklino estas?"
"La numero estas..."
"3—975..."
"Vi volas telefoni al Kowloon*?"
"Jes!"
"Erare! Ĉi tie estas Kongto**!"
Li elpaŝas, sin returnas, refermas la pordon, ŝlosas ĝin, kuras al lifto, iom atendas, eniĝas, eliĝas kaj trotas kun facila koro al aǔtobusa haltejo. En la distanco de 50 metroj, la buso neregeble sturmas al la haltejo kaj faligas maljunulinon kaj knabinon, kaj ili farĉiĝas.
*Kowloon: Duoninsulo sude de Hongkong.
**Kongto: Alia nomo de Hongkong, kiu revenis al la patrolando kaj fariĝis Hongkong-a Speciala Administra Regiono en la jaro 1997.
(Noto: La aǔtoro mem ripetis tiujn liniojn, por ke oni ne sciu, ĉu Chen Xi mortis aǔ ankoraǔ vivas.)