• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-11 15:12:32    
La ĉina diska industrio pasigis sian cent-jaran disvolvan procezon

cri

Dum postaj malpli ol 10 jaroj, en ĉinaj diversaj lokoj naskiĝis pli ol 300 eldonadaj unioj de videa disko kaj centoj da reproduktaj kaj surbendigaj fabrikoj kaj cent miloj da vendaj komercistoj, establiĝis baza formo de la ĉina nacia moderna videa industrio kaj tio firmigis bazon por ĉina plenforta disvolviĝo de la videa afero kaj kultura afero. Samtempe kun tio, populariĝo de modernaj muzikaĵoj antaŭenpuŝis disvolviĝon de la ĉina diska industrio kaj rapidigis ĝian mondiĝon en produktado, eldonado kaj vendado. Videaj diskoj, kiaj CD, LD, VCD, kaj DVD sinsekve eniris en la ĉinan merkaton kaj signifo de la vorto disko jam estis kovrita de tiu de la vorto video. Ne nur kunportata enhavo sed ankaŭ materia formo de videaj diskoj de la ĉina diska industrio estas pli kaj pli riĉaj kaj abundaj. En la pasinta jaro, Ĉinio eldonis kaj emisiis videajn diskojn je 28 miloj da specoj kaj la totala sumo de la emisio superis 2,7 miliardojn da juanoj. Tio faras gravan kontribuon por prosperigi kulturon kaj arton, kontentigi spiritan kaj kulturan bezonadon de la popolamasoj kaj akceli kulturan interfluon inter Ĉinio kaj aliaj landoj.

Ĉina fama fluto-ludanto Wang Tiechui emociite diris:

"Disko ludas gravan rolon en konservado. Multaj muzikaĵoj povas esti surbendigitaj por ke popolamasoj oportune ĝuu kaj lernu. Cetere per ili ni ankaŭ povas fari kulturan interfluon. En la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento, miaj muzikaĵoj, ekzemple muzikaĵoj Pluko de Kotono kaj Festo por Rikolto estis surbendigitaj kaj multaj transmaraj amikoj lernis per la diskoj."

Tamen la ĉina diska industrio ankaŭ frontis al malhelpo dum sia disvolva procezo. Problemoj, kiaj furiozo de piratado kaj populariĝo de retaj muzikaĵoj, manko de memkreataj muzikaĵoj kaj malsufiĉo de kapitalo alportis baton kontraŭ tradicia diska industrio. Pri tio la ĉina registaro aktive prenis rimedojn por batali kontraŭ piratado, esplori kaj disvolvi novan teknikon, plifortigi kreon de muzikaĵoj kaj klopodi por disvolviĝo de videa industrio.

Cetere sekve de laŭpaŝa malfermo de ĉinaj politikoj pri kultura afero, ĉinaj privataj entreprenoj kaj ekstera kapitalo jam eniris en la diskan industrion. Estro de ĉina Videa Asocio sinjoro Liu Guoxiong diris, ke tio forte akcelas disvolviĝon de la ĉina diska industrio. Li diris:

"Ĉinaj diskaj kompanioj povas per la bonŝanco, disvolvi nian nacian diskan industrion kaj antaŭenpuŝi sin al la internacia merkato."

Liu Guoxiong diris, ke nun jam formiĝis interaktivigaj rilatoj inter la ĉina videa industrio kaj koncernaj industrioj, kiaj informadika komunikado kaj produktado de familio-uzataj elektroaparatoj. Estas kredeble, ke en la estonteco la ĉina diska industrio bonvenigos venontan prosperan jarcenton.