• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-11 18:00:14    
Ma Ji, fama artisto de la humura dialogo (foto)

cri
Kompare kun fonetika skribado, ĉinaj ideogramoj kaj la ĉina lingvo havas apartan ĉarmon. Kaj tiun ĉi karakterizon plej bone montras ĝuste la ĉina tradicia kaligrafio per vida arto kaj la ĉina humura dialogo per aŭda arto. Tiu ĉi artikolo prezentos al vi Ma Ji, faman artiston de la humura dialogo en la nuna Ĉinio. Ĉina humura dialogo originis tre frue, sed ĝi formiĝis kiel sendependa arto en la fino de la 19-a jarcento kaj la komenco de la 20-a jarcento. Kiel lingva arto, la humura dialogo estas iom simila al babilada prezentado en la formalo, tamen enhave la humura dialogo devas posedi humurecon kaj ironiecon. Verkantoj kaj prezentantoj de la humura dialogo povas elverki sukcesan verkon de la humura dialogo nur tiel, ke ili devas lerte observi nekonsekvencon kun komedia elemento en la vivo kaj racie skizas, rafinas kaj prilaboras ĝin. Ma Ji, 71-jara, ĝuste estas majstro en tiu kampo. En 1934 li naskiĝis en tre malriĉa familio. Pro viva premforto 14-jara Ma Ji eklaboris kiel metilernanto en iu tekstila fabriko de Ŝanhajo. Post fondiĝo de la nova Ĉinio Ma Ji fariĝis laboranto de iu pekina librovendejo. Pro natura optimista spirito kaj varma amo al ordinaraj popolanoj, Ma Ji montris sian talenton en prezentado de la humura dialogo. Ekzemple li kapablis versimile imiti kriadon de kolportistoj kaj multajn ĉinajn apartajn dialektojn. La jaro 1956 estis la turnopunkto en la vivo de Ma Ji. En iu amatora prezentado de la humura dialogo lia talento estis trovita de veteranaj artistoj. Poste li aliĝis al la ĉina Brodkasta Prezentada Trupo kaj fariĝis profesia aktoro de la humura dialogo. Gvidate de Hou Baolin, fama ĉina majstro de la humura dialogo, pli ol 20-jara Ma Ji tuj montris sian talenton en la rondo de la humura dialogo pro siaj tre fortaj sentivo kaj memoro. Dum kelkdek jaroj Ma Ji verkis kaj prezentis pli ol 300 programerojn de la humura dialogo. Li prezentis la humuran dialogon en preskaŭ ĉiuj lokoj de Ĉinio. Parolante pri sia sperto Ma Ji profunde emociiĝis, "Miaj travivaĵo kaj sperto estas diversaj, sed nur tre malmultaj el ili estas dolĉaj. Foje antaŭ la prezentado subite forpasis filino de mia instruisto, majstro Hou Baolin, tamen li ankoraŭ faris la prezentadon kun aliaj. Ĉar kiel aktoro oni havas devon doni al la spektantoj ĝojon"

Ma Ji diris, ke li okupiĝas pri humura dialogo pli ol 50 jarojn kaj profunde amas tiun arton, apartan al la ĉina nacio. Tamen ekde la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, same kiel tiu de Pekina Opero, popola kanto, papertranĉaĵo kaj aliaj multaj ĉinaj tradiciaj artoj, disvolvo de la humura dialogo depresiiĝis influite de modernaj medioj kaj amuzaj entreprenoj. Ekzemple novaj verkoj de la humura dialogo ne havas altan artecon kaj aktoroj de la humura dialogo turnis sin al aliaj artoj. Ma Ji ĉiam konsideras pri tio kaj klopodas por ke tiu ĉi antikveca arto reprosperu en la nova epoko. Li diris, "Multaj homoj diris, ke kiam la humura dialogo depresiiĝis, multaj aktoroj turnis sin al aliaj okupoj, iuj okupiĝas pri kantado, iuj ludas rolojn en filmoj, sed mi sola persistas en tiu pozicio tenante la standardon, se ankaŭ mi forlasus ĝin, restus neniu, do mi devas plue tenis tiun standardon."

Kiel fama artisto Ma Ji plurfoje partoprenis en kultura interfluado en diversaj lokoj de la mondo. Li energie kulturas junajn aktorojn por disvolvi la humuran dialogon. Vizaĝe al depresio de la tradicia humura dialogo Ma Ji diris, ke li estas ankoraŭ plena de espero, ĉar la humura dialogo estas lingva arto, la lingvo vivas, fonto de la humura dialogo neniam elĉerpiĝos. Li diris, "Popolanoj ŝatas la humuran dialogon tial, ke ĝi prezentiĝas simple. La esprima maniero de la enhavoj estas populara kaj komprenebla kaj ni esprimas tiujn enhavojn per plej eminenta lingvo de la ĉina nacio, tial la spektantoj multe interesiĝas pri ĝi, tio ĝuste estas ĝia ĉarmo."

Ma Ji diris, ke ĉiaj provadoj kaj esploradoj en verkado kaj prezentado de la humura dialogo devas esti subtenataj, tamen li oponas kontraŭ trivialaĵo kaj petolaĵo. Laŭ lia kelkdek-jara sperto la humura dialogo estas ŝatata de la publiko pro tio, ke ĝi estas proksima al la vivo de la ordinaraj popolanoj kaj populara, humura, sprita, sed ne triviala.