• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-14 09:28:17    
Ĉina reĝisorino Xu Jinglei (foto)

cri

Karaj retlegantoj, ni konigas al vi ĉinan belan reĝisorinon Xu Jinglei. En ĉina filma kaj televida rondo, Xu Jinglei kun la titolo de virgino estas ege atentata. De la lastaj jaroj ŝi ludis rolojn en pli ol 20 filmaj kaj televidaj teatraĵoj. Dum tiu periodo, ŝi eĉ mem kamerais du filmojn.

Lastatempe la filmo Letero de Nekonata Virino, kiu estas kameraita kaj ludita de Xu Jinglei, sursceniĝis en ĉinaj diversaj lokoj. Al la filmo estas adaptita samtitola romano de aŭstria fama verkisto Zweig Stefan kaj Xu Jinglei translokigis la rakonton al ĉina Pekino. La filmo mencias larmigan aman rakonton. Iu fraŭlino deinfanaĝe sekrete amas aminduman ĵurnaliston. Kiam ŝi adoltiĝis ili refoje renkontiĝis kaj la virino naskis bebon, tamen la viro rapide forgesis ŝin. Malfeliĉe, ke la virino ĉiam amas la viron kaj skribis longan leteron al la viro proksime al ŝia agonio.

Parolante pri adapto de la romano, Xu Jinglei diris:

"Antaŭe mi legis la romanon kiam mi vizitis universitaton. Estas korvibrige. Mia kapkuseno estas malsekigita pro larmo. Post 10 jaroj, legante la romanon, mi havas alian senton, ŝajne mi komprenas multajn aferojn, pri vivo, animo kaj eĉ granda senpoveco. Tio estas motivo por mia kameraado de la filmo."

En la romano troviĝas amaso da psikaj desegnoj pri la figuro kaj Xu Jinglei subtile kaj pitoreske kinematografis ilin. Regas maldense rememora stilo en la filmo kaj estas komforte en pekina korto-domo.

Xu Jinglei diris, ke tio estas senmiksa kaj facile komprenebla ama rakonto. Sursceniĝinte, la filmo kaŭzis grandan eĥon meze de ĉinaj spektantoj. Multaj spektantoj demandis, ke virino tiel amas viron, ĉu tio estas inda. en la filmo Xu Jinglei kuraĝe esprimis sian koncepton pri amo: mi amas viron kaj tio ne rilatas al la viro. Ŝi opinias, ke ofero estas sana kaj feliĉa kaj eĉ pli ĝojiga ol postulo.

En 1997 Xu Jinglei diplomiĝis el Pekina Filma Instituto kaj nun 30-jara donis profundan impreson al spektantoj pro sia freŝa kaj natura prezenta stilo. En 1995, ŝi ludis rolon de urba fraŭlino en televida teatraĵo, kiu priskribis emocian konflikton de gejunuloj. Dank' al sia freŝa kaj pura figuro kaj komfortiga prezento, ŝi distingiĝis el multaj ĉinaj aktorinoj kaj rapide fariĝis favorato en la ĉina filma kaj televida rondo.

Poste ŝi sinsekve modlis multajn virinajn figurojn en filmoj kaj televidaj teatraĵoj.