• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-14 09:49:25    
Surmara piana insulo – insulo Gulangyu de Xiamen (foto)

cri

Karaj amikoj, la muziko kiun vi aŭdas nun venas el filmo "Surmara Pianisto", kiu gajnis la tergloban premion en la kategorio de la plej eminenta filma muziko de Usono. Sonoj de ondego kaj piano kunfandiĝis konsistigante perfektan movimenton. En ĉemara urbo Xiamen sude de Ĉinio ankaŭ troviĝas tia loko, kie vi povas aŭdi pian-sonon sekvatan de ondo. Ĝi estas insulo Gulangyu kun bela nomo de "Piana Insulo". En la hodiaŭa programero, ni invitu vin suriri la insulon kaj ĝui mirindan muzikan vojaĝon surmare.

La insulo Gulangyu situas en sudokcidento de la urbo Xiamen de Fujian-provinco sude de Ĉinio, vizaĝante al la urbo Xiamen. Ekde la unua paŝo suririnte la insuleton, vi jam ekfrapis klavon de la "Piana Insulo". La doko, kiu estis konstruita en 1976, havas figuron de malfermita horizontala piano kaj ĝiaj ŝtupoj ŝajnas klavoj de la piano.

La areo de la insulo ne estas granda, kun 17 miloj da kvadrataj kilometroj kaj la loĝantaro tie ne superis 20 milojn, tamen la insulo posedas pli ol 500 pianojn, tio estas, ke ĉiuj 40 homoj havas unu pianon. Tiu denseco ne nur estas ununura en Ĉinio, sed ankaŭ rara en la mondo. Ĉiĉeronino Yang Yan konigis:

"Estas tagmeze kiam ordinaraj turistoj suriras la insulon, lokaj loĝantoj iris al la laboro. Nur en mateno aŭ nokto estas aŭdebla orelplaĉa piana sonoro. En ĉiu mateno aŭ nokto, vagante sur la "Piana Insulo", en stratetoj, vi ofte povas aŭdi pianan sonoron. "

Do, kial okcidenta muzikinstrumento piano eniris la hejmon de ordinaraj popolanoj de la insulo?

Intimiĝo de loĝantoj de la insulo Gulangyu kun piano komenciĝis en la meza periodo de la 19-a jarcento, kiam Kristanismo predikis en la insulo. Tiam fremdlandaj predikistoj ofte okazigis religiajn aktivadojn sur preĝejoj de la insulo kaj tiuj aktivadoj ofte enhavis programon de ĥoro, samtempe eklezioj starigis kursojn de ĥoro en iuj lernejoj. Tial okcidenta muziko cirkulis sur la insulo tago post tago.

Sur la insulo Gulangyu loĝas multaj pianaj familioj, kies plejparto da membroj povas, de generacio al generacio, eminente ludi pianon aŭ havas aliajn muzikajn talentojn. Ĉiĉeronino Yang Yan diris, ke en ĉiuj semajnfinoj aŭ festoj kaj ferioj, membroj de tiaj familioj kutime kune kolektiĝas por okazigi malgrandan hejman koncerton.

En tia hejma koncerto, ofte tri generacioj samtempe prezentas. Gepatroj estas amatoraj kantistoj kaj ludistoj, gefiloj ofte estas lernantoj de arta lernejo, violonisto de mezlerneja ensemblo aŭ ludisto de elementa-lerneja muzika kurso, ludante kaj kantante, ili plenĝuas la ĝojon.

Por sperti ĉarmon de la "Piana Insulo", estas vizitebla la alia loko, kiu estas piana muzeo ĉe la maro. La muzeo estas la ununura profesia muzeo en Ĉinio, en kiu ekspoziciiĝas antikvaj pianoj de diversaj landoj, tio estas rara en la mondo. La piana muzeo de la insulo Gulangyu nun posedas pli ol 70 famajn kaj valorajn pianojn el diversaj lokoj de la mondo, tiuj pianoj estis produktitaj respektive en Britio, Francio, Germanio, Usono, Aŭstrio, Aŭstralio kaj aliaj landoj.

Karaj aŭskultantoj, la muziko kiun vi aŭdas ne venas el ordinara piano, ĝi estis ludata per la aŭtomata piano produktita en Usono en 1836. Kiam vi piedpremas la pedalon, ĝi tuj aŭtomate sendas belan muzikon. Laboristo de la piana muzeo fraŭlino Fang Shuangyan konigis al ni pri origino de tiu aŭtomata piano:

"Fabrikado de tia aŭtomata piano estas ĉefe por kontentigi tiujn aristokratajn knabinojn kiuj ne scipovas ludi pianon. Ili povas preni la manojn sur la klavoj por ŝajnigi iujn gestojn, tio kontentigis iliajn afekteon kaj vanton."

Krom la aŭtomata piano, la muzeo ankaŭ konservis multajn rarajn kaj valorajn pianojn, ekzemple ebura piano produktita en Berlino de Germanio en la meza periodo de la 19-a jarcento, kvarangula piano, plej granda piano en la mondo kaj manskua piano kiu estis uzata por surstrata ludado k.t.p. Vizitante la muzeon, ĉiuj turistoj estis altiritaj de la densa piana kulturo. Turisto fraŭlino Wei diris al la raportisto:

"Mia studfako estas muziko, tial mi havas specialan senton pri piano. La piana muzeo kreskigis al mi multajn sciojn kaj riĉigis al mi sciojn pri piano. Vizito al la muzeo estas ĝuo por mi."

Karaj legantoj, se vi volas sperti ĉarmon de la "Piana Insulo", bonvole persone suriru ĝin por aŭskulti la pianan sonoron. Finiĝis ĉi-foja programero, koran dankon pro via aŭskulto.