• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-14 15:18:36    
Internacia Tago por Protektado de Rajtoj de Konsumantoj

cri

Ĉiujare la 15-a de marto estas Internacia Tago por Protektado de Rajtoj de Konsumantoj.

En 1983 Internacia Organizo de Unio de Konsumantoj prenis la 15-an de marto de ĉiujaro kiel Internacian Tagon por Protektado de Rajtoj de Konsumantoj kaj difinis, ke konsumantoj havas rajtojn gajni sekurecan garantion, ĝustajn materialojn de produktaĵoj, libere elekti postulon de kompenso kaj garantion de sanutila medio.

Starigo kaj impeto de protektado de rajtoj de konsumantoj estas kompakte ligita kun disvolviĝo de komercaĵa ekonomio. Kun rapida disvolviĝo de la moderna industria produktado kaj senĉesa noviĝo de la produktada teknologio, konsumaĵa strukturo preciziĝas kaj komplikiĝas tago post tago, uzado malfaciliĝas, varcirkulado rapidiĝas, konkurencado fortiĝas kaj konsuma akcidento ofte okazas. Precipe en la lasta jaroj falsaj kaj malbonkvalitaj varoj katastrofe inundas en la monda merkato. Ĝi jam fariĝis socia danĝero vaste atentata de diversaj landoj. Tiuj problemoj devigis al la konsumantoj organizi sin protekti la rajtojn.

En 1906 protektado de rajtoj de konsumantoj debutis en Nov-Jorko. En 1936 la unua organizo de konsumantoj de la mondo—Unio de Konsumantoj naskiĝis en Usono. En 1960, konsumantoj de Usono, Britio, Aŭstralio, Belgio kaj Nederlando iniciatis fondi sendependan kaj nepolitikan Internacian Organizon de Unio de Konsumantoj, kies ĉefsidejo troviĝas en Hago. Nun ĝiaj membroj venis el pli ol 300 organizoj de konsumantoj de preskaŭ 100 landoj kaj regionoj. En 1987 ankaŭ la ĉina Asocio por Konsumantoj aliĝis al tiu neprofita internacia organizo.

Por komuna celo de leĝdonado pri protektado de rajtoj de konsumantoj en diversaj landoj, en 1985 la Ĝenerala Asembleo de UN aprobis rezolucion, kiu konfirmis la celon kaj ĝeneralan principon pri protektado de konsumantoj, klarigis la rajtojn de konsumantoj kaj devon de diverslandaj registaroj kaj difinis agajn kriteriojn en la diversaj flankoj de konsumado.

En la lastaj jaroj senĉese disvolviĝas protektado de lrajtoj de konsumantoj. Diversaj landoj ĝenerale alprenis plifortigon de leĝdonado, novaĵo, ekzamenado kaj normigo kaj aliajn rimedojn por protekti rajtojn de konsumantoj; ellaboris serion da leĝoj kaj reguloj koncernaj al sekureca higieno, konsumaĵa sekureco, kvalito kaj mezurado, industria normigo, malpremeso al monopolo kaj opono kontraŭ nehonesta konkurencado, alprenis rimedojn establi specilajn organizojn protektantajn la rajtojn de konsumantoj kaj pliseriozigi punon al agoj atencantaj leĝajn rajtojn de konsumantoj.