• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-14 16:58:06    
Monda Tago kontraŭ Dezertiĝo

cri

En decembro de 1994, laŭ propono de la dua komitato (pri ekonomio kaj financo) de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, la 49-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj decidis, ke ekde la jaro 1995 la 17-a de junio ĉiujare estu la Monda Tago kontraŭ Dezertiĝo, celante pluapaŝe altigi konscion de popoloj de diversaj landoj de la mondo pri graveco de preventado kaj jungado de dezertiĝo kaj veki respondecon kaj urĝecon de la homoj pri preventado de dezertiĝo.

Dezertiĝo estas degenero de la tero de trosekeca, duonsekeca kaj subhumida sekeca regionoj kaŭzita de klimata eksterordinaro kaj aktivadoj de la homaro.

Dezertiĝo de la Tero kaj klimata ŝanĝo kompakte rilatas al aktivadoj de la homaro. Rapida multiĝo de la loĝantaro kaj intensiĝo de malriĉeco kaŭzis, ke supermezuraj kultivado, paŝtado, trohakfaligo kaj aliaj aktivadoj estas pli kaj pli seriozaj, tio rapidigis dezertiĝon de la tero. Laŭ la plej lasta statistiko de Unuiĝintaj Nacioj, nuntempe preskaŭ duono de la tera surfaco de la mondo, pli ol 110 landoj kaj pli ol unu miliardo da loĝantoj estis profunde influataj de dezertiĝo. Afriko kaj Azio estas regionoj kun plej serioza dezertiga fenomeno. En Afriko, 46% de la tero kaj 485 milionoj da loĝantoj estas minacataj de tera dezertiĝo. Pli ol duono de la sekeca regiono de Azio estis influata de dezertiĝo, precipe en mez-azia regiono la dezertiga fenomeno estas plej serioza. Ĉiujare tera dezertiĝo kaŭzis ekonomian perdon de preskaŭ 42 miliardoj da usonaj dolaroj al la mondo.

Ĉinio estas unu el landoj kie dezertiĝo estas serioza. La areo de dezertiĝa tero en la tuta lando atingas preskaŭ milionon kaj 743 milojn da kvadrataj kilometroj, okupante 18,2% de la totala areo de la ŝtata teritorio kaj superante totalan areon de kulturata tero. Kvankam en la lastaj jaroj, oni akiris grandan atingon en preventado kaj jungado de tera dezertiĝo kaj ekologia medio de partaj regionoj estis fundamente plibonigita, tamen la rapideco de verdigo de la tero ne povis atingi tiun de la dezertiĝo, la tendenco pri "parta pliboniĝo kaj tuta plivastiĝo de dezerto" ankoraŭ ne ŝanĝiĝis. Pojara plivastiĝa rapideco de dezertiĝo jam kreskis de 2 460 kvadrataj kilometroj en 1994 ĝis 3 436 kvadrataj kilometroj. En la tuta lando en 4 miliardoj da mu-oj de natura stepo aperis degenero kaj dezertiĝo en diversaj niveloj.