Taihang-montaro ondante etendiĝas centojn da kilometroj en la provincoj Henan, Ŝanxi kaj Hebei. Ĝi estas grava ekologia ŝirmilo de la Nord-ĉinia Ebenaĵo kaj la fonto de la riveroj ĉirkaŭ la montaro.
Malfrue en la aŭtuno de 2002 mi havis la ŝancon vitizi en la montaro. Unue mi veturis per trajno 4 horojn por atingi la urbon Handan. De tie mia amiko veturigis min per ĵipo.
Elirinte el la ebenaĵo, ni eniris en la montaron. Malrapidiĝis la ĵipo. Asfaltita vojo ne estas larĝa, sed ebena, kaj la monotona kurado de la ĵipo dormigis min.
Mi estis vekita de la ŝoforo. Li diris, ke ni jam atingis la urbon de Ŝexian-gubernio. Mi malfermis la okulojn kaj vidis, ke ĉeno da montoj baras mian rigardon, kaj fakte la urbo estas ĉirkaŭita de montoj.
Frue en la sekvanta tago ni daŭrigis la veturadon. Post 3-hora veturado ni atingis Wangjinzhuang-vilaĝon. Ni tuj trovis, ke ni venis en la ŝtonan mondon: ŝtonaj stratoj, ŝtonaj domoj, ŝtonaj kioskoj, ŝtonaj tabloj, ŝtonaj mueliloj... Ĉie estas ŝtonoj kaj la loko ŝajne jam fandiĝis kun ŝtonoj.
La vilaĝo havas historion de pli ol 300 jaroj kaj odoras antikvan arkitekturon de la dinastioj Ming kaj Qing. En la vilaĝo estas 5 stratoj kaj 8 stratetoj, en totala longo de 3.5 kilometroj. La stratoj estas pavimitaj ekskluzive per ŝtonoj en diversaj grandecoj kaj formoj. Vetero kaj homa irado poluris la vojojn, ke ili estas rebrilantaj.
Estis rikolta sezono, kaj ĉie en la vilaĝo estis sunumataj maizospikoj kaj persimonoj. Kiam ni eniris en la vilaĝon, la babilantaj vilaĝanoj ambaŭflanke de la stratoj varme salutis nin kaj afable invitis nin en sian domon. Ni multe fotis la interesajn ŝtonajn konstruaĵojn.
Ni havis tagmanĝon en la familio de s-ro Liu. Bofilino de la dommastrino preparis por ni la manĝon kaj ni babilis kun la mastrino. Ŝi aĝas 54 jarojn kaj perdis la edzon antaŭ 3 jaroj. Ŝia unua filo edziĝis en la pasinta jaro kaj dungiĝis aliloke. Ŝia filino vizitas mezlernejon kaj la bofilino plenumas la kamplaboron. La filo ĉiumonate poŝtsendas monon hejmen, kaj la vivo ne estas malfacila. En la familio estas ĉiaj elektraj aparatoj, kiajn la urbanoj kutime posedas. Krome ŝia hejmo jam estis ekipita per telefono. Ŝi diris, ke ili dankas tion al la ŝtata plano "interligi ĉiujn vilaĝojn per telefonio", kaj ŝi povas ofte aŭdi la voĉon de la filo.
La tagmanĝo estis pretigita. La mastrino prezentis al ni grandan bovlon da kuirita milio. Apetita odoro de la manĝaĵo tiklis nian nazon. La mastrino diris: "La milio estis ĵus rikoltita. Unue ni boligas milion en akvo, poste kuiras ĝin kune kun terpomo kaj kukurbo en oleo kaj poste vaporumas."
Post la tagmanĝo ni adiaŭis la gastigantojn. Ni jam longe veturis, sed la apikaj montoj, la ŝtonoj en interesaj formoj kaj la vizaĝoj de la honestaj kamparanoj reaperadis en nia memoro.
|