• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-15 09:05:25    
Xu Jinglei kaj ŝia filmo Letero de Nekonata Virino (foto)

cri

En la filmo Letero de Nekonata Virino, Xu Jinglei ludis rolon de virino kaj ŝia prezento manifestas vivon de la virino de ŝia aĝo de 20 jaroj ĝis 50. En la filmo, Xu Jinglei ŝanĝis sian figuron de virgino, surmetis veston de seksa robo kaj koketis al viro. Ŝia prezento estas viveca.

Xu Jinglei estas homo ne memkontenta kaj ŝi ne volas esti nur aktorino. Ŝi opinias, ke aktoro signifas longtempan atendadon, atendo de bona dramo kaj atendo en scenejo, tial ŝi sin turnis al reĝisorado. En 2002, ŝi mem kamerais kaj prezentis la unuan filmon Mi kaj Mia Patro. Tio estas filmo priskribanta realan vivon, ĉefe tuŝanta emocion inter patro kaj filino. Xu Jinglei diris, ke ŝi preferas esti reĝisoro kaj ŝi havas konfidon por kinematografi bonan filmon. Ŝi diris:

"Nun por mi kinematografado estas plej grava. Mi ŝatas filmojn de Brito kaj Francio. Ankaŭ usonaj filmoj plaĉas al mi. Estas ŝlosile, kie kaj kiel mi aplikas kinematografian rimedon."

Laŭ Xu Jinglei, ŝia reĝisorado estas vigla. Ŝi jam reĝisoris du filmojn "Mi kaj Mia Patro" kaj "Letero de Nekonata Virino" kaj nun ankoraŭ tri filmoj atendas ŝin. La unua el la 3 filmoj priskribas antikvan rakonton. La dua devenas el ŝia kreo kaj la tria temas pri tio, ke usonano serĉas reĝisorojn de 10 landoj kamerai Usonon post septembro-11-evento. Nun la tri filmoj estas en preparado kaj ŝi kinematografos la filmon, kiu unue estos preta.

Xu Jinglei estas kaj reĝisoro kaj aktorino, tial estas ege okupita ŝia vivo. Pri emocio kaj edzeco, ŝi sentas sin malkomprenebla. Ŝi opinias, ke homo estas memstara kaj du homoj ne bezonas konfirmi reciprokan amon nepre per edzeco. Laŭ ŝi, geedzineco povas ekzisti aŭ ne, tial ne troviĝas premo por ŝi. Xu Jinglei diris:

"Amo estas privata emocio kaj diferencas laŭ ĉiuj homoj. Mi kredas, ke en la mondo troviĝas diversspecaj emocioj"

Xu Jinglei estas karakteriza kaj edukiteca fraŭlino. Ŝi opinias, ke moderno estas tio, ke oni sin tualetas laŭ memvolo. Ĝenerale en somero ŝi ŝatas surmeti pantalonon kaj en vintro ŝi kutime sin vestas per jupo. Pri la plej nova stilo, se ne plaĉas al ŝi, do ŝi absolute ne sekvos tion.