• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-15 10:09:44    
Antikva dokumentaro de Dongba (foto)

cri

Karaj retlegantoj, en aŭgusto de 2003, en apreca kaj elekta kunveno de monda memora inĝenieriaĵo de UNESKO, historiaj dokumentoj de la dongbaa kulturo enlistiĝis en noton de mondaj memoraj kulturaj heredaĵoj. Nun bonvole aŭsukultu koncernan raporton.

La inĝenieriaĵo de memora kultura heredaĵo, kiu estas iniciatita de UNESKO en 1992, estas etendo de programo de mondaj heredaĵoj. La inĝenieriaĵo celas altigi konscion de homoj pri graveco de historiaj dokumentoj kaj heredaĵoj, precipe krize pereontaj historiaj dokumentoj kaj heredaĵoj kaj plifortigi protektadon al ili. Konkrete dirite, ke oni plifortigos protektadon al skizo, valoraj dokumentoj konservataj en biblioteko kaj dosierejo, kaj diktada historia noto.

La nacieco naŝio, loĝanta ĉefe en Lijiang-urbo de la provinco Yunnan kun 300 miloj da loĝantoj estas malgranda nacieco kompare kun aliaj 55 ĉinaj naciecoj. Tamen ĝia Dongba-kulturo estas fama en Ĉinio kaj aliaj landoj.

Dongba-kulturo aludas antikvan kulturon de naŝio. Same kiel antikva kulturo de aliaj nacioj, ankaŭ Dongba-kulturo estas religia kulturo, t.e. primitiva ŝamana politeismo "Dongba" kaj ĝia antikva dokumentaro estas antikvaj libroj de Dongba. En la naŝia lingvo "dongba" signifas "homon multscian kaj saĝan". Poste "dongba" fariĝis sinonimo de pastro, kiu estas ĉefa heredanto kaj propagandisto de la Dongba-kulturo.

Antikva dokumentaro de Dongba estas enhavoriĉa, tuŝanta leksikologion, lingvon, religion, homajn sciencojn, sociologion, historion, filozofion, estetikon, leĝon, literaturon, pentron, dancon, muzikon, astronomion kaj geografion, botanikon kaj zoologion kaj aliajn fakojn. Tiu dokumentaro estas rigardata kiel enciklopedio de la naŝioj.

Formo kaj stilo de tiu Dongbaa dokumentaro estas unika en la mondo. Ĝi estis notata per antikva hieroglifo, kiu naskiĝis en la 7-a jarcento. La hieroglifo ŝajne estas pentraĵoj kaj ĝia strukturo estas pli primitiva ol tiu de skribaĵo sur la ostoj. Laŭ formo de ideogramo, ĝi reprezentas unikan disvolvan procezon de bilda lingvo al hieroglifo.

Malsame kun jam pereintaj antikvaj hieroglifoj en antikva Egiptio kaj aliaj lokoj, hieroglifo de naŝio estas unika viva hieroglifo en la mondo. Maljunuloj loĝantaj en vilaĝoj ne nur povas scii ĝin kaj legi ĝin, sed ankaŭ povas per ĝi skribi leteron kaj kontrakton.

Estas menciinde, ke la dongbaa antikva dokumentaro notis pli ol 60 dongbaajn dancojn, kiujn pastro devas plenumi dum sakramento laŭ regulo en diversaj ceremonioj. Laŭ teksta kritiko de fakulo, tiu estas la plej frua danc-projekto notita per hieroglifo en la mondo.

Dongba-kulturo estas unika kaj enhavoriĉa nacieca kulturo, tial ĝi havas altan sciencan valoron por fari esploron al kompara ideografio kaj homaraj kulturo kaj historio. De la lasta jarcento, erudiciuloj de pli ol 10 landoj sinsekve faris kolektadon, enketadon kaj esploradon pri naŝia Dongba-kulturo. Bibliotekoj kaj muzeoj de mondaj diversaj landoj klopodis por konservi dongbaan antikvan dokumentaro. Nun pli ol duono de ekzistantaj 20 miloj da volumoj dongbaaj antikvaj dokumentoj estas konservataj ekster Ĉinio.

La dongbaa antikva dokumentaro estas rigardata kiel malfacile komprenebla libro. Laŭ konigo, nun nombro de homoj, kiuj perfekte komprenas la Dongba-kulturon, estas malpli ol 10. Komence de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, Instituto de la Lijiang-a Dongba-kulturo sub Akademio de Sociaj Sciencoj de la ĉina Yunnan-provinco komencis inĝenieriaĵon por traduki dongbaajn klasikaĵojn. Kunlabore kun maljunaj veteranoj, nun oni jam plenumis tradukadon de Kolekto de Traduko kaj Klarigo pri Naŝia Dongbaa Antikva dokumentaro. Ĝia eldonado faciligos al pli multaj homoj kompreni misteran Dongba-kulturon.