• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-15 14:16:37    
Monda Dorma Tago

cri
Monda Dorma Tago

Dormo okupas trionan tempon de nia vivo. Laŭ enketado al pli ol 20 miloj da malsanuloj akceptantaj bazan kuracadon en 15 bazlokoj de 14 landoj fare de la Monda Higiena Organizo, 27% el ili havas dorman problemon. Sendormeco donis al la vivkvalito grandan negativan influon, sed tre multaj malsanuloj ne akceptis racian diagnozon kaj kuracadon. En 2003 la ĉina Esplora Instituto pri Dormo faris statistikon al 40 miloj da enketaj demandoj, la rezulto montras, ke 38, 2% de ĉinaj urbanoj havas diversgradan sendormecon.

Por alvoki atenton al dorma graveco kaj dormkvalito, Internacia Fonduso de Mensa Higieno kaj Nerva Scienco iniciatis sanan projekton pri dormo en la mondo kaj prenis la 21-an de marto de ĉiu jaro kiel la Mondan Dorman Tagon. En 2003 la ĉina Esplora Instituto pri Dormo kondukis ĝin en Ĉinion.

Oni prenis la 21-an de marto kiel la Mondan Dorman Tagon pro tio, ke tiu dato estas la unua tago de printempo. Periodeco de sezona ŝanĝiĝo kaj dorma reguleco de tagnokta alternado estas ligitaj kun kutima vivo.

En 2002 temo de Monda Dorma Tago estis "Malfermu animan fenestron kaj kune atentu dormon". En 2004 ĝia temo estis "Dormo, sana elekto", kiu atentigis la homojn zorgi dormon kaj konservi sanon.