• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-15 15:01:42    
Rapide disvolviĝas protektado de rajtoj de konsumantoj

cri

Post 20-jara disvolvo de la afero de protektado de rajtoj de konsumantoj en Ĉinio, nun kiuj ŝanĝiĝoj okazis en flankoj atentataj de ĉinaj konsumantoj? Pri la demando asistanto de ĝenerala sekretario kaj estro de konsumodirekta fako de Ĉina Asocio de Konsumantoj sinjoro Ding Shihe sciigis la raportistinon:
"Nun homoj atentas rajton de homodigno, rajton de reputacio kaj aliajn rajtojn en spiritaj flankoj. Antaŭe konsumantoj pli multe atentis la savon de perdo. Sed nun, ili postulas, ke la sanorajto ne estu atencata kaj la vivkvalito altiĝu. La aktiveco kaj nivelo de laŭleĝa protektado de rajtoj multe altiĝas. Samtempe ankaŭ fortiĝas la koncepto pri atento al akiro de atestoj kaj uzado de organizo de konsumantoj, amaskomunikiloj kaj registaroj por protekti rajtojn."
La Ĉina Asocio de Konsumantoj estas la ĉina tutlanda socia asocio, kiu faras kontrolon de komercaĵoj kaj servado, kaj protektas rajtojn de konsumantoj. La Ĉina Asocio de Konsumantoj havas multajn filiojn en ĉinaj diversaj lokoj. Ĉi tiuj asocioj donas multajn helpojn al konsumantoj, liveras konsumodirektojn, traktas plendadon de konsumantoj pri travivitaj suferoj en konsuma procezo kaj akcelas la disvolvon de la protektado de rajtoj de konsumantoj en Ĉinio. Precipe en la ĉina kamparo, asocioj de konsumantoj instalis amason da stacioj por trakti plendadon de konsumantoj pri travivitaj suferoj kaj propagandi sciojn kaj koncepton pri protektado de rajtoj. Laŭ enketo nun en ĉina kamparo 40% de konsumantoj povas sendepende fari trakton, kiam iliaj rajtoj estas damaĝitaj.
Nun por pli bone servi al konsumantoj, la Ĉina Asocio de Konsumantoj pere de superecoj de internacia reto kreis multajn novajn rimedojn. Estro de informa fako de la Ĉina Asocio de Konsumantoj sinjoro Zhang Jian konigis:
"En 1998 Ĉina Asocio de Konsumantoj jam establis siajn proprajn retostaciojn kaj en 2002 faris ordigon kaj reguligon. Sur niaj retostacioj ni raportas nian agado1n, establis retostacian pacigan terenon, kreis retajn intervjuon kaj dialogon, disvolvis retajn enketojn kaj aliajn rimedojn oportunajn al konsumantoj."
Zhang Jian ekzemplis, ke laŭ ĉina 'Leĝo de Protektado de Konsumantorajtoj' troviĝas 5 metodoj pri solvo de aferoj atencantaj rajtojn de konsumantoj, interalie la pacigo inter entrepreno kaj komercisto estas la plej simpla, plej malmultkosta kaj plej malmultenergia metodo, sed informoj fluas barate, konsumantoj estas malfortaj kompare kun komercistoj, pro tio la pacigo inter konsumanto kaj entrepreno estas malfacila, tial la asocio kreis pacigan terenon sur retostacio, iuj entreprenoj promesis bone solvi aferojn de konsumantoj sur retostacio kaj estis registritaj, tial konsumantoj povas per la paciga tereno rekte trakti aferojn kun entreprenoj. Post plenumo de la retostacia paciga tereno, evidente rapidiĝis efiko de trakto de konflikto inter konsumanto kaj entrepreno.
1  2  3