• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-15 16:58:58    
Monda Tago de Rifuĝintoj

cri

La 20-a de junio estas la Monda Tago de Rifuĝintoj.

Formiĝo de rifuĝintoj havas longan historion. Por garantii bazajn rajtojn kaj pozicion de rifuĝintoj, en 1951 Unuiĝintaj Nacioj okazigis pozician plenrajtan reprezentan konferencon de rifuĝintoj kaj senŝtatanecaj personoj kaj aprobis "Konvencion pri Pozicio de Rifuĝintoj". En 1969 la Afrika Unuiga Organizo skizis konvencion pri problemo de afrikaj rifuĝintoj, kiu estis aprobita de membrolandoj de la organizo en la 20-a de junio 1974, oni difinis tiun tagon kiel Afrikan Tagon de Rifuĝintoj. Afriko protektas plejparton da rifuĝintoj en la mondo, por esprimi dankon al Afriko kaj voki pli vastan atenton de la internacia socio al la problemo de rifuĝinto, en decembro de 2000, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj unuvoĉe aprobis rezolucion kaj decidis, ke ekde 2001, la 20-a de junio ĉiujare estu la Monda Tago de Rifuĝintoj.

Rifuĝintoj dividiĝis en ekonomian, naturkatastrofan, militan kaj politikan. Ekonomiaj rifuĝintoj estas tia homo, kiu memvole fariĝis vagabondoj por plibonigi sian vivon, ili ankaŭ estis nomataj kiel neleĝaj rifuĝintoj. Naturkatastrofaj rifuĝintoj estas tiuj, kiuj devigite forlasis hejmlokon pro tertremo, seriozaj inundo kaj sekeco kaj aliaj kialoj, ili ofte revenas al devena lando per portempa helpado. Militaj rifuĝintoj estas la homoj kiuj forlasis hejmlokon por eskapi el milito, inkluzive de vagantoj sen politika inklino. Nuntempe por solvi problemon de rifuĝintoj, oni ĝenerale prenas tri rimedojn: resendi tiujn, kiuj volas reiri al sia patrolando; ĉeloke aranĝi iujn el ili; sendi iujn en trian landon.

"La plej granda tristo en la mondo estas perdi patrolandon." Tio estas vera priskribo de antikva greka poeto pri mizera situacio de sennombro da rifuĝintoj en la mondo. Laŭ la plej lasta statistiko de la Programo de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj, en la pasintaj pli ol 60 jaroj, en la tuta mondo preskaŭ 75 milionoj da homoj devigite forlasis hejmĝardenon pro milito, katastrofo kaj aliaj kialoj. Precipe en la lastaj dek jaroj, en la mondo eksplodis pli ol 80 militoj aŭ konfliktoj, kiuj kaŭzis grandskalan rifuĝadon. En la meza periodo de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, la nombro de rifuĝintoj en la mondo iam atingis 27 milionojn.

Sub komuna klopodado de la internacia socio, la nombro de rifuĝintoj en la mondo reduktiĝis je 22% en la pasintaj kvin jaroj, en tiu periodo kvin milionoj da rifuĝintoj revenis sian hejmlokon aŭ rekonstruis hejmĝardenon. En la jaro 2003 la nombro de rifuĝintoj en la mondo sume estis 17 milionoj kaj 100 miloj, reduktiĝante al la plej malalta punkto en preskaŭ dek jaroj. Tamen la problemo de rifuĝintoj ankoraŭ estas malfacila problemo vizaĝata de la internacia socio. La 18-an de junio 2004, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Kofi Annan faris parolon en la "Monda Tago de Rifuĝintoj", apelaciante ke la internacia socio plie atentu la problemon de rifuĝintoj kaj pluapaŝe plifortigu kunlaboron en helpado al rifuĝintoj por revenigi ilin al hejmĝardeno.