• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-15 17:07:56    
Dua bulteno jam por preskaŭ 1500 kongresanoj

cri

Mendoj pri loĝado, ekskursoj k.a. servoj dum la 90-a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno (23-30 julio 2005) komencis alveni al la Kongresa Administracio en Roterdamo post la dissendo de la Dua Bulteno de la UK. La 32-paĝa eldonaĵo priskribas 28 hotelojn kaj gastejojn kun prezoj por diversaj personaj buĝetoj. La kongresanoj povas elekti ankaŭ inter tri antaŭkongresaj kaj kvar postkongresaj ekskursoj, el kiuj kelkaj direktiĝos ankaŭ al najbaraj landoj. Dum la ekskursa tago en merkredo eblos konatiĝi kun historiaj kaj kulturaj lokoj de Litovio elektante iun el la ses tuttagaj ekskursoj. Kvar el ili okazos ankaŭ en alia tago. Po du- ĝis kvinfoje dum la kongresa semajno okazos kvin diversaj duontagaj ekskursoj por pli bone ekkoni la kongresurbon. La Dua Bulteno enhavas ankaŭ la menuon de la kongresa bankedo kaj informojn pri kelkaj aliaj programeroj de la UK, kaj pri iuj aliaj kongresoj okazontaj lige kun la UK. Sur la dorsa kovrilpaĝo troviĝas anonco de la nacia litova flugkompanio pri ĝia speciala prezo por la partoprenontoj de la Vilna UK.
La Dua Bulteno estas konsultebla ankaŭ en la kongresa TTT-ejo:
http://www.uea.org/kongresoj/2005/dua_bulteno.html
Ĝis la 4-a de marto estis registritaj 1 463 aliĝintoj el 51 landoj. La unuan lokon daŭre okupas la kongreslando Litovio kun 172 aliĝintoj. Pli ol 100 aliĝojn liveris ankaŭ Francio (161), Germanio (135) kaj Japanio (117). En la listo de 10 landoj kun plej multe da aliĝintoj sekvas Pollando (76), Rusio (67), Nederlando (66), Finnlando (56), Italio (54) kaj Svedio (52).
FORPASIS JOHANO BACHRICH
La 28-an de februaro forpasis en Karakaso la eminenta venezuela esperantisto Juan Eduardo Bachrich.
Li naskiĝis la 30-an de aprilo 1921 en Vieno kaj lernis Esperanton en 1938 en Zemun, Jugoslavio. En 1937 li konatiĝis en Zagrebo kun Ivo Lapenna, kaj ekstudinte en 1940 en Budapeŝto li dum mallonga tempo kunlaboris kun tieaj esperantistoj. En 1948 Bachrich elmigris al Venezuelo, kie li tuj komencis informi pri Esperanto per publikaj prelegoj kaj gazetartikoloj. Li fariĝis motoro de Venezuela Esperanto-Asocio, kiu estis fondita en 1912. En 1975 VEA estis leĝe registrita kaj Bachrich fariĝis ĝia ĝenerala sekretario. En UEA li membriĝis jam en 1937 kaj ekde 1952 li estis loka delegito kaj fakdelegito pri plantkulturado. Kiel peranto de UEA li funkciis de 1974 ĝis 2001. Li estis membro de la Komitato de UEA 1992-1998, observanto 1978-82 kaj denove ekde 1998 ĝis sia forpaso. En 1992 Bachrich lanĉis la ideon pri amasa instruado de Esperanto per televido. Por atingi tiun celon li kontribuis al la realigo de la projektoj "Mazi en Gondolando" kaj "Esperanto: Pasporto al la tuta mondo". En la Tel-Aviva UK en 2000 la Komitato de UEA distingis lin per honora membreco de la Asocio.
El Gazetaraj Komunikoj 201
Forpasis ĉina fama esperantisto Dai Liming
La 6-an de marto en la ĉina suda urbo Kantono, ĉina fama esperantisto Dai Liming forpasis pro malsano je la aĝo de 65 jaroj.
La Ĉina Esperanto-Ligo sendis kondolencan telegramon. La telegramo diras, Sinjoro Dai Liming senlace disvastigis Esperanton dum dekoj da jaroj kaj faris valoran kontribuon al la ĉina Esperanto-movado. Ĉiuj gekolegoj de la Ĉina Esperanto-Ligo esprimas profundan funebron al li kaj sinceran konsolon al liaj familianoj.
Nome de la eksterlandaj esperantistoj, doktoro Renato Corsetti, prezidanto de UEA, sendis kondolencon. Li esprimis:
Mi tutkore prezentas al la ĉinaj esperantistoj mian kundoloran senton pro la forpaso de Dai Liming.
Li apartenis al tiu generacio, kiu igis la movadon por Esperanto granda en Ĉinio.
Mi esperas, ke ni sukcesos daŭrigi lian laboron per la sama dediĉiteco.