• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-16 12:56:30    
Nupta Moro de She-a Nacieco

cri
La antifonado fare de She-oj en la novjaraj tagoj estas tre vigla kaj interesa, la gastigantoj kaj gastoj povas kanti ĝis la tagiĝo. Se aperas forta rivalo, neniu venkas eĉ post la tutnokta kantado. Tiam la antifonado daŭros en sinsekvaj du-tri noktoj, se la du flankoj konsentas. Post la kantado, la gastigantoj donacas al la gastoj ruĝan paketon kun mono. Per tio la gastigantoj aludas, ke ili ĝenas kaj lacigis la gastojn kaj volas, ke la gastoj aĉetu al si nutroriĉajn manĝaĵojn per la mono. La mono-nombro en la ruĝa paketo dependas de la kvalito de la gasta kantado. Estas iuj tabuoj ankaŭ en la antifono, por gravedulinoj kaj virinoj kun beboj estas malpermesate partopreni en la antifonado.

La antifonado de popolkantoj ofte estas maniero uzata de la gejunuloj por konfesi ilian amon. Dank'al antifonado de popolkantoj en la laborado, junulinoj konatiĝas kun junuloj, kaj en la festo ili kutime donacas al siaj amatoj belan zonon plektitan el diverskoloraj silk-fedenoj. Akirinte konsenton de la gepatroj, la geamantoj gefianciĝas pere de svatisto. Ĝenerale, estas malpermesate geedziĝi por gejunuloj el la sama familinomo. Sed pro malmulteco de la familinomoj kaj la disa loĝado, ofte okazas edzecligiĝo inter malsamaj familioj el la sama familinomo ekster kvin generacioj.

Kiam She-oj edzinigas filinon, ili donas simplajn dotojn. Krom ŝranko kaj kofro, la doto entenas ankaŭ ŝpaton, plugilon, palm-ŝelan pluvmantelon, falĉilon, bambuĉapelon kaj aliajn, kio montros laboremon de She-aj virinoj. Simplas ankaŭ la edziĝa ceremonio. Kelkajn tagojn antaŭ la edziĝo, la edzoflanka familio sendis donacojn al la edzinoflanka domo. En la tago de edziĝo, la novedzo invitas kantiston lertan kaj en kantado kaj en kuirado iri kune al la edzina domo. La bogepatroj persone bonvenigas la novedzon kaj regalas lin per manĝo. Sed je la altabliĝo, la tablo estas malplena. Tiam la novedzo ekkantas. Kon li kantas, tion la invitita kantisto antifonas kaj prezentas. Post liaj kantoj pri manĝbastonetoj, vino kaj aliaj, la tablo estas abunde kovrita per diversaj manĝaĵoj. Kaj post la manĝado, la novedzo devas denove kanti kantojn unu post alia por repreni la manĝmetojn de sur la tablo. La invitita kantisto akompanas la novedzon dum la tuta procezo.

Post la manĝado la nova paro plenumas la nuptan riton kaj kultas la prapatron. Fine, adiaŭinte familainojn de la novedzino, la novedzo kondukas la novedzinon al sia hejmo piedirante. La novedzo antaŭiras kaj la novedzino sekvas, respektive kun pluvombrelo. Ili antifonas survoje. Veninte al la hejmo de la novedzo ili respekte intervidiĝas kun grandaĝuloj de la novedza hejmo, poste kultas la prapatran templon, fine okazigas la nuptan ceremonon en la novedza hejmo. La gastiganto regalas la gastojn per festeno. Post la festeno okazas kantokunveno. Maljunaj kaj junaj She-oj ĝoje kantas antifone aŭ unuope, kaj sin amuzas sate. La sceno estas eksterordinare spektakla. Du-tri tagojn post la edziĝo, la nova paro komencas kamp-laboradon. Unu monaton poste ili kune faras respondan viziton al la hejmo de la novedzino.