• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-16 16:26:53    
Karmezina tragopano (foto)

cri

La karmezina tragopano (Tragopan satyra) el la ordo de galinoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj loĝas en Ĉunpi-montvalo kaj la norda deklivo de Himalajo de Tibeto, Ĉinio, kaj ankaŭ en Nepalo, Sikimo, Bhutano kaj norda Hindio. Ĝi havas grandan korpon kaj belan koloron. La virbirdo havas nigran kapon kun po unu vertikala strio ambaŭflanke de la kresto, karmezinajn supran dorson kaj malantaŭan parton de la kapo kaj kolo, kaj la alia parto de la supra korpo havas malhelbrunan koloron kun brunflavaj vermoformaj makuloj kaj blankaj nigrarandaj makuletoj. La malsupra korpo ĉefe estas karmezina kun nigrarandaj blankaj aŭ helgrizaj makuloj malsupre de la brusto. La birdo havas nigran voston kun brunblankaj strioj ĉe la plumradikoj. La supra korpo de birdino estas bruna aŭ brunnigra kun nigraj makuloj aŭ makulpecoj, kaj multaj plumoj havas sur si ĉamkolorajn striojn. Escepte de ĉamkoloraj aŭ flavaj mentono kaj gorĝo, la malsupra korpo estas preskaŭ samkolora kiel la supra korpo. Sur ĝia bruna vosto estas neregulaj nigraj kaj ĉamkoloraj strioj. Ĝi pezas ĉ. 1 000- 1 500 gramojn kaj longas 58-79 cm., kun vosto longa 19-29 cm.

La karmezinaj tragopanoj loĝas en arbaroj 3 000 metrojn super la marnivelo. Ili estas kaŝemaj kaj kuremaj. Matene kaj vespere ili serĉas nutraĵon en vasta tereno. Ili ŝatas manĝi ĝermojn, kormojn kaj maldikajn radikojn. Ili noktas sur arboj. Dum vintro ili malsupreniras al lokoj ĉ. 2 000 metrojn super la marnivelo. Printempe la femalaj kaj masklaj birdoj aktivadas en paroj. Dum oestro la maskla birdo senĉese balancas la kapon al la femala, hirtigante siajn bluajn karnokornojn sur la kapo. Ĝi kojnoforme disvolvas la gorĝopendaĵon kun centro en blua koloro, flankaj partoj en verda koloro kaj kun po 4-5 triangulaj skarlataj makulpecoj ambaŭflanke. Samtempe ĝi disetendas siajn vostoplumojn, ke ili apogu sin sur la tero, tremigas la flugilojn kaj eligas la sonon "glu, glu, glu", kaj tuj poste koitas kun la femala. La birdino konstruas neston sur arbo kaj demetas 2-4 ruĝflavajn ovojn punktitajn de malhelruĝaj makuloj. La kovado daŭras ĉ. 31 tagojn, la eloviĝintaj idoj pezas po ĉ. 44 gramojn.

La karmezina tragopano estas tre rara apreca birdo, kiu neniam montriĝis en ĉinaj zooj.