• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-16 16:56:21    
Ekblovis novaj ventetoj en la movadon…

cri
Karaj amikoj, preskaŭ ĉiujare, la revuo La Movado, komuna organo de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj, Kjuŝua Esperanto-Ligo kaj Esperanto-Ligo de Tyŭgoku kaj Sikoku, presas artikolon pri la Esperanta movado en Japanio en jarkomenco. Tio ja estas tre bona kutimo kaj la legantoj de aliaj landoj povas pli bone koni la japanan movadon, parton de la internacia Esperanto-movado. Ankaŭ ni kutimas konigi ĉiun tian artikolon en nia programero Esperanto en Marŝo. Hodiaŭ ni refoje invitas vin koni la Esperanto-movadon en Japanio en la lasta jaro, pere de la artikoleto: Ekblovis novaj ventetoj en la movadon…
La artikoleto diras:
Ĉe la sojlo de la nova jaro ni skizu nian movadon en la pasinta jaro.
Unu el la plej notindaj novaĵoj estis la decido de UEA dum la Universala Kongreso en Pekino, ke la UK en 2007 okazu en Yokohama. Tio multe instigos revigligi la aktivadon de la japana esperantistaro. Kaj ĝi fariĝos la plej granda kaj grava evento en la centjara jubileo de la japana Esperanto-movado en 2006. Japanaj esperantistoj formis la tutlandan komitaton de Jarcenta Jubileo Japana, kaj kunlaboras por utiligi tiun okazon por disvolvi la movadon kaj varti la novan generacion, kiu transprenu la torĉon de nia movado.
En oktobro la 91-a Japana Esperanto-Kongreso okazis en Inuyama, Aiti-ken kun 463 aliĝintoj. La organizado de la kongreso estis unika. Ĉar en la urbo Inuyama ne ekzistas Esperanto-grupo nek esperantistoj, individuaj esperantistoj en najbaraj urboj formis organizan komitaton kaj kunlaboris por la kongreso. Jam de antaŭ du jaroj ili ne nur okazigis kursojn en la urbo, sed ankaŭ partoprenis kulturajn aktivadojn de la urbanoj por diskonigi la lingvon kaj la movadon. Kaj ili sukcesis en sia preparado: en la kongreso salutis la vicurbestro, gastis esperantisto el la usona ĝemela urbo de Inuyama, ktp. Kaj kelkdeko da urbanoj vizitis la kongreson por publikaj programeroj, kiel prelego de la litova ambasadoro en Japanio, la koncerto de rusa pianisto, enkonduka rapid-kurso ktp. Kaj ankaŭ la loka poŝtoficejo uzis memorigan stampon dum la kongresaj tagoj. Nun oni atendas, ke nova grupo naskiĝos en la urbo, kiel rikolto de la kongreso.
En la kongreso pian-ludis s-ro Andrei Korobeinikov el Rusio. Li estis invitita de japanaj amikoj kaj faris koncerton ne nur en Inuyama, sed ankaŭ en deko da urboj kun sume 4 500 aŭskultantoj. En la koncertoj li parolis al la aŭskultantaro en nia lingvo kaj tiel efike montris utilecon de la lingvo al muzik-amantoj.
Ankaŭ sinjoro Jakvo Schram el Belgio estis gastigita de japanaj SAT-anoj, kaj faris prelegojn ne nur en la kongreso, sed ankaŭ en neesperantistaj kunvenoj en kelkaj urboj pri sociaj temoj.
La lokaj kongresoj kaj kunloĝadoj (kursaroj) okazis preskaŭ same kiel en la lastaj jaroj. Kaj tamen post la novaĵo pri la UK en Yokohama, ŝajnas al ni, ekblovis novaj ventoj en la movado: certe kreskas la nombroj de partoprenantoj de la kongresoj kaj kursaroj.
Ni tamen bedaŭras, ke Japana Esperanto-Junularo, aliĝinta al TEJO, interrompis sian agadon pro manko de aktivuloj. Kvankam sporade aperas junaj lernantoj, mankas agado mem organizi kunlaboradon inter si en la movado.
Estas tamen alia esperiga novaĵo, ke kelkaj japanaj junuloj kunlaboras kun junuloj en Ĉinio, Koreio, Vjetnamio por redakti kaj eldoni la retgazeton "La Amikeco". Tio certe estas nova fenomeno en la epoko de interreto. Cetere, estas notinde, ke en kelkaj universitatoj oficiale daŭras kursoj de Esperanto, sed el ili apenaŭ naskiĝas novaj esperantistoj, kiuj aliĝas al nia movado.
Jarfine en pli ol 30 urboj entute pli ol 500 homoj festi Zamenhofan Tagon kaj parolis pri la agadplanoj en la sekvanta jaro kaj ankaŭ pri la okazonta UK en 2007.
La eldonan aktivadon de nia kolegaro ni aparte skizos en la sekvanta numero.