• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-16 17:04:38    
Malkovru Litovion!

cri
Karaj aŭskultantoj, vi scias, ke la 90-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Litovio. En la revuo Esperanto n. 2 presiĝis artikolo sub la titolo: Malkovru Litovion! Nun ni konigu al vi la artikolon por koni la gastigantan landon de ĉijara Kongreso.
La artikolo diras:
Litovio okupas 65 300 kvadratajn kilometrojn kaj havas 3,5 milionojn da loĝantoj. En Eŭropo estas 15 ŝtatoj malpli grandaj laŭ areo kaj 8 laŭ nombro de loĝantoj. Laŭ naciecoj litovoj konsistigas 83,5%, poloj 6,7%, rusoj 6,3%, belorusoj 1,4%. La denseco de la loĝantaro estas 53,5 homoj en kvadrata kilometro. La averaĝa vivodaŭro en 2000 estis 72,87 jaroj (por viroj 67,62 jaroj, por virinoj 77,93 jaroj). Plimulto da loĝantoj estas rom-katolikoj, sed estas ankaŭ grandaj komunumoj de ortodoksuloj kaj protestantoj. La ŝtata lingvo estas la litova; kun pliaĝuloj eblas interkomunikiĝi ankaŭ en la rusa, la junularo jam pli ofte scias la anglan. La unuan fojon la nomo Litua estis menciita en 1009 en la Kvedlinbrugaj analoj, do post kvar jaroj oni festos la jarmilon de Litovio. …
En majo 2004 Litovio membriĝis en Eŭropa Unio. Oni diris, ke ĝi fine "venis en Eŭropon"…Fakte, Eŭropa Unio venis al ĝi, ĉar Litovio mem troviĝas en la centro de la kontinento. Iam oni diras, ke la teritorio de Litovio troviĝas en tre danĝera loko – en vojkruciĝo inter okcidento kaj oriento, inter Rusio kaj Germanio. Tial ĝi similas al akvoguto sur varmega ŝtono, al ĝi minacas elvaporiĝo. Vere, ambaŭ mondmilitoj faris Litovion areno de milit-agoj, restiginte ruinojn kaj suferojn. Tamen nun la situacio ŝajne ŝanĝiĝis, Eŭropo unuiĝis kaj povos garantii pacan kunvivadon sur la malnova kontinento.
Malgraŭ tiu geopolitika vidpunkto, la litova tero estas vere bela, ĝi ne konas detruajn uraganojn, tertremojn nek inundojn. La ĉefa koloro de la lando estas la verda (same kara ankaŭ por esperantistoj), ĝi videblas en la nacia standardo flav-verda-ruĝa. …
La ĉefurbo Vilno (litove Vilnius) havas 543 000 loĝantojn. Ĝi fariĝis la ĉefurbo en 1323, kiam grandduko Gediminas sendis leterojn al Hansaj urboj, invitante metiistojn kaj negocistojn, kaj proponante al ili protekton kaj privilegiojn. Dum la sekvaj 200 jaroj Vilno prosperis, allongante femdlandanojn. …
La hodiaŭa malnova urbparto de Vilno estas la plej granda en Orienta Eŭropo. Ĝi ampleksas diversajn historiajn stilojn, kie dominas malfrua baroko. Unesko proklamis en 1994 la Vilnan malnovan urboparton la monumento de monda kultura heredaĵo.
La ekskurso tra Vilno ne estos kompleta sen vizito de eŭropskale famaj preĝejoj de la malnova universitato. Ne malpli alloga estas ankaŭ la nova Vilno, grave ŝanĝiĝinta dum la lasta jardeko. …
Kaŭno (litove Kaunas) kun 381 000 loĝantoj laŭ grandeco estas la dua urbo en Litovio. Ĝin kun Vilno interligas 100 kilometrojn longa moderna aŭtovojo. … Kaŭno estas ligita ankaŭ kun la historio de Esperanto – el ĉi tiu urbo devenis Klara, la edzino de L. Zamenhof, kaj ŝia patro A. Zilbernik, kiu subtenis la eldonon de la Unua Libro de Esperanto.
Pasintsomere Litovion vizitis je 30% pli da eksterlandaj gastoj ol en la jaro 2003. preskaŭ ĉiuj diris, ke tio, kion ili vidas, superas iliajn imagojn. Multaj esperantistoj el najbaraj landoj jam vizitis Litovion. Se vi ankoraŭ ne estis tie – malkovru Litovion ĉisomere – partoprenante en la jubilea 90-a Universala Kongreso!