• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-16 17:22:36    
Okcidento de Ĉinio--Chongqing

cri
Naturaj riĉfontoj
En Chongqing estas multaj riveroj, kies ekspluatebla akvoenergio estas 7498200 kW. La rezervokvanto de ĝia minerala akvo okupas la 3-an lokon de nia lando. Tie estas abundaj minaĵoj. Oni jam konstatis la rezervokvanton de karbo, natura gaso, stroncio, baŭksito, mangano, kalkŝtono, marmoro, spato, gipso, kvarco, hidrargo, salroko kaj aliaj 26 specoj da minaĵoj, el kiuj la rezervokvanto de stroncio okupas la unuan lokon de Ĉinio kaj la duan lokon de la mondo.
En Chongqing estas evidenta la stereoklimato, vivas diversaj animaloj kaj vegetaloj, riĉas turismaj lokoj kun naturaj kaj artefaritaj pejzaĝoj. La grandnombraj montoj, riveroj, arbaroj, fontoj, akvofaloj kaj kavernoj bone manifestas la majestecon, kuriozecon, danĝerecon kaj kvietecon de la naturo. Tie tre allogaj estas la specialaj turismaj lokoj: La Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero, nokta pejzaĝo de Chongqing, ŝtonaj skulptaĵoj de Dazu, Hibiska Kaverno de Wulong, flosado sur Wujiang-rivero.
Chongqing havas vastan kamparon kun multe da laboruloj kaj plie, la laborkosto estas kompare malalta.
loĝantaro
Loĝantoj: 30.6 milionoj (fine de 1998)   Loĝantara kresko: 0.551%   Nacioj
En la municipo Chongqing plejparto de la loĝantoj estas hanoj, kaj tie vivas nur 1.75 milionoj da nacimalplimultanoj, el kiuj 1.13 milionoj estas tuĝjaoj, 0.52 milionoj mjaŭoj, kiuj vivas ĉefe en Fuling kaj 5 naciaj aŭtonomaj gubernioj de Qianjiang-a Disvolva Distrikto.
Ekonomio
Enlanda totala produktovaloro: 148.8 miliardoj da juanoj   Kresko: 7.6%   Pokapa produktovaloro: 4853 juanoj   Financa Enspezo: 7.1 miliardoj da juanoj (1998)   Ekstera komerco
En 1999 la importa kaj eksporta valoro estis 1.21 miliardoj da usonaj dolaroj, el kiuj la importa estis 720 milionoj da usonaj dolaroj kaj la eksporta -- 490 milionoj.
Fremda investo
Ĝis la fino de 1999 en la tuta municipo estis 2mil projektoj, kiuj uzis fremdan investon de 5.2 miliardoj da usonaj dolaroj. Entreprenistoj el 40 landoj kaj regionoj investis 2 mil kompaniojn en Chongqing. 27 entreprenoj de Chongqing estas en la listo de la 500 plej fortaj entreprenoj de la mondo. La Ekonomia kaj Teknologia Disvolva Regiono de la ŝtata kaj provinc-niveloj fariĝis fenestro por la pordmalfermo kaj multe allogas eksterlandanojn.
ĉefaj industrioj
Maŝinfarado kun aŭtaj kaj motorbiciklaj fabrikoj kiel la ĉefa parto, kemiindustrio kun natura gaso kaj farmacio kiel grava parto kaj metalurgia industrio kun bonkvalitaj ŝtalo kaj aluminio kiel la reprezentantoj.
Projektoj bezonantaj fremdan investon
Bazaj instalaĵoj, ŝoseoj, pontoj, tuneloj, mezgradaj kaj malgrandaj hidroelektrejoj, bonordigo de akvoadministraj konstruaĵoj por sinteza utiligo kaj irigacio, traktado de urba malpura akvo, media protektado, ekspluato de domoj kaj bienoj kaj aliaj urbokonstruaj projektoj.Agrikulturaj projektoj:
Industriaj projektoj:Turismo kaj amuzado:Disvolvo de novaj industrioj kaj konstruo de disvolvaj distriktoj.