Preskaŭ ĉiuj tibetanoj kredas je budhismo. En Tibeto estas 1 787 temploj kun 46 380 lamaoj. En la temploj oni faras sutro-recitadon kaj aliajn religiajn aktivadojn.
Budhismo, kristanismo kaj islamismo estas ĉefaj religioj de la mondo. Budhismo, fondita de Ŝakjamunio en la antikva Hindio, naskiĝis pli frue ol kristanismo kaj islamismo. Ĝenerale, ĝi celas transcendan staton de perfekta sereneco, atingebla per kompleta neniigo de ĉia deziro kaj sufero en la vivo, t.e. staton de nirvano. Por atingi la celon necesas memkulturo pri bonfaremo, absorbiteco kaj prudento. Pli ol cent jarojn post la forpaso de Ŝakjamunio, budhismo disvastiĝis en la tuta Hindio kaj aliaj regionoj de la mondo kaj formiĝis pli ol 20 sektoj. Ĝi pli-malpli influis la kulturon, politikon kaj folkloron de la regionoj, kie ĝi populariĝis, kaj asimilis sukon el ili por sin disvolvi. La tibeta budhismo, spicita per tibeta kulturo, havas apartajn ecojn.
Budhismo venis en Ĉinion en la 1-a jc kaj en Tibeton en la 7-a jc. Ĝi havas du etapojn de disvolviĝo en Tibeto. La unua etapo daŭris de la 7-a jc ĝis 838 kaj la dua komenciĝis en 978. Meze de la 7-a jc la tibeta reganto Sunzamkampo edziĝis al princino Wenĉeng de Tang-dinastio (618-907) kaj nepala princino Ĉizun, kiuj kunportis budhostatuojn al Lhasa, ĉefurbo de Tibeto. Por tiuj budhostatuoj Sunzamkampo konstruigis la templojn Jokhang kaj Ramoĉe. Post tio en Tibeto konstruiĝis aliaj temploj, fondiĝis organizo de bonzoj (ĉi tiuj estas nomataj lamaoj ekde la posta periodo de la 10-a jc.) kaj tradukiĝis budhismaj sutroj. Tiutempe, laŭ leĝo, sep familioj vivtenis unu bonzon; bonzoj partoprenis en ŝtataj aferoj; kaj estis severe punitaj tiuj, kiuj malrespektis la Budhon, doktrinon kaj bonzon.
La tibeta budhismo disvolviĝis en batalo kontraŭ la loka primitiva Ben-religio. Kiam Langdharma regis Tibeton, tiuj aristokratoj, kiuj kredis je Ben-religio, estis en potenco, kaj la tibeta budhismo estis malpermesita, temploj fermitaj kaj bonzoj devigitaj ĉesigi religiajn aktivadojn. Ĉ. cent jarojn post tio, silentis la tibeta budhismo.
En la 10-a jc denove vigliĝis la tibeta budhismo, kaj komenciĝis ĝia dua etapo. Hindaj majstroj estis invititaj al Tibeto por prediki la doktrinon kaj nemalmultaj tibetanoj studis en Hindio kaj Nepalo por prediki la doktrinon kaj starigi religiajn sektojn en Tibeto. Tiutempe influhavaj estis la sektoj Ninma, Gedang, Sa'gya, Geju kaj Gelug.
En la 11-12-a jc tibeta majstro fondis Ninma-sekton, kiu sekvis la malnovan doktrinon. Malsamaj sektoj de la tibeta budhismo havas malsamajn manierojn de instruado. Ekz., la sektoj Ninma kaj Geju praktikas esoterismon.
La esoterismo de la tibeta budhismo instruas ĉefe la doktrinon de la hinda budhismo en malfrua periodo. Tamen tio ne signifas, ke la tibeta budhismo estas esoterismo, ĉar la sektoj Gedang kaj Gelug tre atentas ankaŭ ekzoterismon, precipe instruadon de spertaj majstroj. Komence de la dua etapo tiuj, kiuj pledis por esoterismo, subtaksis ekzoterismon; tiuj, kiuj alte taksis majstran instruadon, malestimis doktrinon; kaj tiuj, kiuj severe observis tabuojn, oponis kontraŭ esoterismo. Sub tiu cirkonstancaro hinda majstro Atiŝa estis invitita en Tibeton por ekspliki la ideon pri akordiĝo de esoterismo kaj ekzoterismo kaj principon sekvendan por memkulturado. En 1056 lia disĉiplo Brom-ston konstruigis la templon Rva-sgreng por prediki la doktrinon de sia majstro. Surbaze de tio formiĝis la sekto Gedang (la vorto Gedang signifas tibetlingve, ke Tripitako estas gvidilo por bonzoj dum ilia tuta praktikado). La doktrino de la sekto havis grandan influon sur aliajn sektojn.
En 1073 majstro Gongque Jiebo konstruigis la templon Sa'gya kaj fondis la sekton Sa'gya (la vorto Sa'gya signifas tibetlingve blankan teron). La templo ricevis la nomon ĝuste pro sia lokiĝo sur blanka tero. La sektestreco estas heredita de la familio de la majstro generacio post generacio. La sekto pledis por ekzoterismo kaj esoterismo pri bonfaro kaj atingis la kulminon de sia disvolviĝo en Yuan-dinastio (1206-1368). En 1270 Kublajo, imperiestro de Yuan-dinastio, nomumis Basiba, la 5a-generacian estron de la sekto, sia instruisto kaj rajtigis lin mastri 130 mil familiojn en Tibeto kaj ĉiujn ĝiajn politikajn kaj religiajn aferojn.
Komence de la 15-a jc ĉiuj sektoj de la tibeta budhismo abolis siajn tabuojn kaj lamaoj ĉasis potencon kaj riĉaĵon. Pro tio Congkapa, fondinto de la sekto Gelug (signifanta "bonfaro"), iniciatis reformadon de la religio. Laŭ la doktrino de Gedang-sekto li opiniis, ke ĉiuj lamaoj devas strikte observi la tabuojn, resti ĉiam en fraŭleco kaj apartiĝi de kamplaboroj. Laŭ li, la administrado de templo devas esti severa, la esoterismo kaj ekzoterismo estas egale gravaj kaj praktikendaj kaj antaŭ ĉio necesas praktiki ekzoterismon. Ganden, Drepung kaj Sera estas ĉefaj temploj de Glug-sekto kaj ankaŭ bazo de ĝia disvolviĝo. Post la forpaso de Congkapa la sekto pli kaj pli fortiĝis. En 1447 lia disĉiplo Gendun Drupa konstruigis la templon Zhaxilunbu en Xigaze, rezidejo de Banĉen-lamao. En 1542 la sekto invitis Sonam Gyatso kiel abaton de la templo Drepung. Li estis rigardata kiel reenkarniĝinto de Gendu Gyatso, Dalai-lamao la Dua. En 1578 Anda-hxano, tribestro de Tumd de Mongolio, titolis Sonam Gyatso kiel Dalai-lamaon la Trian (la titoloj de Dalai-lamaoj la Unua kaj Dua estis donitaj de posteuloj), kaj tiam komenciĝis la titolo Dalai kaj la metempsikoza sistemo de viva budho de la sekto. "Dalai" signifas "maro" mongollingve kaj "Dailai-lamao" ?"majstro kun virto kaj saĝo grandaj kiel maro". En 1653 imperiestro Ŝizu de Qing-dinastio titolis Ngawang Losang Gyatso kiel Dalai-lamaon la Kvinan. Ekde tiam estas praktikata la metempsikoza sistemo de Dalai-lamao, kies reenkarniĝinto nepre devas esti sankciita de la centra registaro de Ĉinio. En 1645 Guŝi-hxano, tribestro de Hoxud de Mongolio, titolis Losang Ĉosgyl Gyantsen, disĉiplon de Congkapa, kiel Banĉen Pokedor, nome Banĉen la Kvaran (la titoloj de Banĉen-lamaoj la Unua, Dua kaj Tria estis donitaj de posteuloj), abaton de la templo Zhaxilunbu kaj reganton de la malantaŭa Tibeto. "Banĉen" signifas "granda erudiciulo" sanskrite. En 1713 imperiestro Kanĝi de Qing-dinastio titolis Banĉen la Kvinan (Losang Yigŝe) kiel Banĉen Erdeni ("Erdeni" signifas "trezoro" manĉurlingve) kaj konfirmis la pozicion de Banĉen en la sekto. Ekde tiam estas praktikata ankaŭ la metempsikoza sistemo de Banĉen-lamao, kies reenkarniĝinto nepre devas esti sankciita de la centra registaro de Ĉinio. Tiamaniere formiĝis la metempsikozaj sistemoj de Dalai- kaj Banĉen-lamaoj en la sekto Gelug. Subtenate de la Qing-dinastia kortego, la sekto fariĝis reganto de Tibeto.
La tibeta budhismo distingiĝas per sia aparta koloro. Post la forpaso de viva budho oni povas serĉi lian reenkarniĝinton por transpreni lian tronon, kio mankas en aliaj lokoj de Ĉinio. La disvastiĝo de la tibeta budhismo kaj ĝiaj originala memkulturado kaj instruado ebligis bone konservi multajn budhismajn sutrojn en la Tibeta Sankta Libro. La tibeta budhismo enkondukiĝis en aliajn ĉinajn regionojn, kiel tiuj de hanoj, mongoloj kaj manĉuroj, kaj en Mongolion, Rusion, Sikimon, Bhutanon, Nepalon, europajn kaj amerikajn landojn.
Budhismo havas influon sur politikon, ekonomion, kulturon kaj aliajn kampojn de Tibeto. Origine Potala-palaco estis palaco de reĝoj, sed poste pro populariĝo de budhismo ĝi fariĝis politika kaj religia centro de Tibeto. Ĝi estas sanktejo en la okuloj de la tibetanoj.
|