• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-17 08:46:40    
"Sola Drinki sub la Luno" – poemo de Li Bai

CRI
Kruĉet'  da vino inter floroj tronas,
sed drinko sen kompano! Regas sombro!
Tasleve mi al Lun' inviton donas.
Kaj vi, la tria estu, mia ombro!
Ho, Lun',  eĉ lipi vinon vi ne povas;
kaj vi, Ombret', nur sekvas min silente.
Vin ambaǔ bonaj amikoj mi trovas –
ni ĝuu kaj orgiu ĉi-momente!
Mi kantas... Lun', vi milde min rigardas;
mi dancas – ha, l' Ombret' imitas fole!
Nu, gaju, kiam ni tre bone fartas!
Vin, post ebri' mi lasus kontraǔvole...
Liber' eternu, nin nenio ĝenu;
en la ĉielo kune ni promenu!
Kara samideano, vi legis tradukon de poemo de Li Bai (701—762). Soleco unike regas en la poemo. Li Bai, ambicia kaj genia, ĉiam pretis fari grandan aferon. Tamen li neniel povis gajni admiron kaj subtenon de registoj, nek trovis intimajn amikojn, tial li ĉiam dronis en soleco, tristo kaj sombro. El lia poemo ni povas aǔdi kriojn de soleca animo, protestajn al maljusta socio kaj aspirajn al libero kaj sendependeco. El lia poemo eruptas forto neretenebla, surpriza eĉ al vento kaj pluvo kaj larmiga eĉ al fantomo.
"Kruĉet' da vino inter floroj tronas, sed drinko sen kompano" – kia soleco! Ordinare, oni ne emas sola trinki vinon, preferante havi kundrinkanto(j)n, almenaǔ por vigligi etoson, babili kaj reciproke verŝi la koron, precipe en bona horo, kiam la luno malavare disverŝas siajn brilojn kaj floroj ridete sin elvolvas. Ni kune aprecu la ĉarman medion kaj ĝuu la eskvizitan nektaron! Ĉi-momente antaǔ pli ol mil jaroj nia poeto havis ĝuste ĉi tian humoron. Sed kio sekvis? "Regas sombro"! Kion fari? Kion la senpoveca Li Bai faris? "Tasleve mi al Lun' inviton donas". Unu, ne sufiĉa! Sekve li enkalkulis kiel kundrinkanton ankaǔ sian ombron. Fakte li estis ne la 1-a kiu personigis sian ombron. Li sekvis ekzemplon de Tao Yuanming (365—427) kiu versis,
Mi volas diri ion. Sen kompan' parola
mi levas tason pete al la ombro sola.
Tamen tiu ĉiele, nomata Luno, ne kapablas trinki ĉu vinon ĉu akvon, dum la alia ĉee, Ombreto, povas nur silente imiti movojn. Finfine li restis la sola, kiu estis vinon trinkanta. Senpoveco kaj soleco ĝis ekstremiĝo sin turnis en absurdan, fakte tragikan gajon, "Mi trovas vin ambaǔ kiel bonajn amikojn. Ni do kune ĝuu ĉi-momente!" Tri tasojn da vino jam for, 2 por la "amikoj". Li do, jam iom ebria, ne tute pro la vino, ekdancis kaj kantis, "Mi kantas... He, Luno, vi povas nur milde min rigardi; kaj kiam mi dancas, ha, Ombreto, vi nur petole imitas miajn moviĝojn!" Ankoraǔ pli da vino! Kaj la poeto prenis la lunon kaj ombron por vere ekzistantaj amikoj, verŝante sian amon al ili. Ebria li vidis sin sobra kaj bonfarta. "Nu, ni laǔeble gaju, ankoraǔ tre bone fartante! Sed post ebrio mi eble vin forlasos...". (Morgaǔ ni babilu plu pri la poemo!)