• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-17 10:55:44    
Ying Da ĉina fama reĝisoro de televida teatraĵo (foto)

cri

Karaj retlegantoj, en Ĉinio Ying Da estas vaste konata. Estante aktoro, li havas distingiĝan manifeston kaj kiel prezidanto de televida programo, li havas grandan kvanton da spektantoj. Servante kiel reĝisoro, li ĝuas pli altan prestiĝon. Nun ni konigas al vi ĉinan faman reĝisoron de televida teatraĵo, Ying Da.

Ying Da estas pekinano, 44-jara. Lia familio estas tre fama en Ĉinio. Liaj praavo kaj prapatro ests ĉinaj famaj erudiciuloj kaj lia patro Ying Ruocheng estas fama prezentada artisto, ĝuanta internacian influon. Influate de tia dense arta kaj kultura etoso, Ying Da kaj liaj du malpliaĝaj fratoj jam infanaĝe ekŝategis arton kaj literaturon kaj poste ili fariĝis ĉinaj famaj reĝisoroj kaj aktoroj. Ying Da opinias, ke sur la vojo de lia kreskado, lia patro ludis gravan rolon. Li diris:

"Mia patro opinias, ke mi ne lertas en prezentado, tial li subtenis mian reĝisoriĝon. Laŭ mia patro, mi estas tipo de racieco kaj mankas al mi naturdoto por prezentado kaj tio estas ege grava."

En 1983, diplomiĝinte el ĉina fama Pekina Universitato, Ying Da sin preparis por ekzameno de Ĉina Centra Dramaturgia Instituto. Tamen pro kialo de vidpovo, li perdis la bonŝancon. Tial Ying Da veturis al alia lando por lernado. En 1987, li diplomiĝis el dramaturgia fako de Usona Missoouri-Universitato.

Lia prezentada kariero komenciĝis en la filmo "La Lasta Nobelo" kameraita en 1988. Li ludis rolon kun vortoj je nur 2 frazoj, tamen la rolo lasis profundan impreson al spektantoj. Rigardante tiun filmon, ĉina fama reĝisoro Huang Shuqin atentis lin kaj tuj decidis, ke li ludu gravan rolon en televida teatraĵo Muroj. En 1990, post dissendo, la televida teatraĵo gajnis varman eĥon kaj intelektulo en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento, ludita de Ying Da estis vaste laŭdata. Kaj de tiam li estis konata meze de ĉinaj spektantoj.

1  2