• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-17 19:26:05    
Okcidento de Ĉinio—Guizhou

cri
Geografio kaj natura stato
Naturaj riĉfontoj
La provinco estas abunda je pluvo kaj la riveroj en sia irado formis multajn akvofalojn. Tie la hidroelektra rezervokvanto estas 18.745 milionoj da kW, per tio la provinco okupas la 6-an lokon en Ĉinio. La provinco estas abunda je natura gaso el karba stratumo. Ĉio ĉi faris Guizhou grava fuela bazo en la sudo de Ĉinio.
Guizhou estas riĉa je minaĵoj. Nun tie oni trovis 110 specojn da minaĵoj, el kiuj oni jam konstatis la rezervokvanton de 76 specoj.
Guizhou estas nomata "provinco de karbo". Tie la karba rezervokvanto estas 241.9 miliardoj da tunoj kaj oni jam konstatis 52.8 miliardojn da tunoj. Guizhou estas ankaŭ provinco kun fosfororiĉaj minaĵoj, kies fosfora rezervokvanto konsistigas 44% de tiu de Ĉinio.
En Guizhou vivas multe da specoj da animaloj kaj kreskas grandnombraj vegetaloj. Tie vivas 3800 specoj da sovaĝaj animaloj, kreskas 3700 specoj da vegetaloj taŭgaj por farmacio, kiuj konsistigas 80% de la farmaciaj specoj de Ĉinio kaj per tio ĝi estas unu el la 4 gravaj droĝerbaj provincoj de Ĉinio. Tie vivas 83 specoj da raraj animaloj, protektataj de la shtato, el kiuj la Guizhou-aj rinopiteko, nigra presbito, sudĉinia tigro, nigrakola gruo kaj aliaj 10 specoj estas la unuaklasaj animaloj protektataj de la ŝtato.
Turismo
Guizhou estas ideala loko por turismo. Nun ĝiaj turismaj fontoj estas en ekspluato. Tie finkonstruiĝis 120 turismaj lokoj, kiaj famaj Huangguoshu-akvofalo kaj Longgong-kaverno. Tie estas ankaŭ Botanika ĝardeno Fanjingshan, Karsta primitiva arbaro Maolan, Primitiva arbaro ĉe Chishui-rivero kaj Caohai-a birdoparko.
Loĝantaro
Loĝantoj: 36.58 milionoj (en 1998) Loĝantara kresko: 1.426% Nacioj:
En Guizhou vivas 49 nacioj, el kiuj 17 vivas tie de generacio al generacio: hanoj, mjauhoj, bujioj, dongoj, tughjaoj, jioj, gelauhoj, ŝujoj, hujoj,bajoj, jauhoj, ghuhangoj, mauhnanoj, mongoloj, mulauhoj, chjangoj kaj manchuroj. La nacimalplimultanoj konsistigas 36.77% de la tuta loĝantaro de la povinco
Ekonomio
Enlanda totala produktovaloro: 84.3 miliardoj da juanoj (en 1998)
Kresko: 8.6 %
Pokapa produktovaloro: 2323 juanoj (en 1998)
Financa enspezo: 6.53426 miliardoj da juanoj (en 1998)
Ekstera komerco
En 1998 la importa kaj eksporta valoro estis 627.61 milionoj da usonaj dolaroj, el kiuj 387.87 milionoj estis la eksporta kaj 239.74 da milionoj -- importa.Fremda investo
En 1998 la totala import- kaj eksporta valoro de la entreprenoj investitaj de eksterlando estis 61.39 milionoj da usonaj dolaroj, el kiuj la importa estis 44.68 milionoj kaj eksporta -- 16.71 milionoj kaj fakte oni uzis 181 milionojn da juanoj, je 30.8% pli multe kompare kun tiu en la pasinta jaro.
Ĉefaj industrioj: materiala, mashinfabrika, elektronika, tekstila kaj malpezindustria, inkl. tiun de famaj vinoj, cigaredoj kaj minerala akvo.
1  2