• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-18 10:06:30    
Internacia Tago de Bionta Diverseco

cri

Novembre de 1988, Media Programo de Unuiĝintaj Nacioj okazigis kunveno de laborgrupo speciale establita por esplori biontan diversecon. En la kunveno la laborgrupo diskutis pri neceseco de la internacia konvencio pri bionta diverseco. En majo de 1989 fondiĝis la teknika kaj leĝa specialista laborgrupo kiu ellaboris internacian leĝan dokumenton pri protektado kaj kontinuigebla uzado de bionta diverseco. Ĝis februaro de 1991, la laborgrupo estis nomumita kiel interregistara intertrakta komitato. La Najrobia Konferenco okazigita en majo de 1992 aprobis "Interkonsentan Dokumenton de Konvencio pri Biologia Diverseco". La konvencio estis malferme subskribita en la Konferenco de Medio kaj Disvolvo okazigita de Unuiĝintaj Nacioj en la 5-a de junio 1992. En la 29-a de februaro 1993 la konvencio oficiale ekvalidis. En novembro de 1994 okazis la unua konferenco de subskribintaj landoj en Bahamoj, la konferenco proponis difini la tagon de la 29-a de februaro, kiam ekvalidis la konvencio, kiel Internacian Tagon de Bionta Diverseco. Samtempe la Ĝenerala Asembleo urĝis ĝeneralan sekretarion de Unuiĝintaj Nacioj kaj plenuman estron de la Media Programo de Unuiĝintaj Nacioj preni necesajn rimedojn en diversaj flankoj, por garantii sinsekvan kaj laŭdatan okazigon de aktivadoj de la Internacia Tago de Bionta Diverseco. La 17-an de majo 2001, laŭ la rezolucio n. 201 de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, la Internacia Tago de Bionta Diverseco estu la 22-a de majo ĉiujare.

Kio estas bionta diverseco?

Bionta diverseco signifas ĉiajn kreskaĵojn sur la Tero, kiuj estas animaloj, plantoj kaj mikroboj, kaj iliaj genoj kaj medioj. Ĝi havas tri nivelojn: hereda diverseco, specia diverseco kaj diverseco de ekologia sistemo.

Sekve de polucio kaj detruo de la medio, ekzemple hakfaligo de arbaro, misĉasado kaj miskaptado, nuntempe la biontaj specioj en la mondo disaperis kun rapido de dek ĉiutage. Tio estas granda perdo de riĉfontoj de la Tero, ĉar se la specio malaperas, ĝi neniam renaskiĝos. Malapero de specio ne nur perdigis al la homaro naturan riĉfonton, sed ankaŭ kaŭzas malaperon de aliaj specioj pere de la nutraĵa ciklo. Hodiaŭ la homaro apelacias preni realajn agojn por protekti biontan diversecon.