• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-18 15:31:14    
Okcidento de Ĉinio--Sichuan

cri
Geografio kaj natura stato
Naturaj riĉfontoj
La rezervokvanto de la hidroelektro estas 150 milionoj da kW, el kiuj 100 milionoj da kW da elektro estas ekspluateblaj. Per tio ĝi okupas la unuan lokon de Ĉinio.
La konstatitaj subteraj minoj estas 132 specoj, el kiuj la rezervokvanto de titano okupas la unuan lokon de la mondo kaj tiu de vanado -- la trian lokon.
Arbaro kovras 7.46 milionojn da hektaroj. Tie kreskas multe da valoraj arboj: En Ĉinio kvinono de la "vivaj fosilioj" metasekvojoj kaj katajoj (Cathaya argyrophylla) kreskas en Sichuan. La provinco estas abunda je bestoj, el kiuj estas 1 100 specoj da vertebruloj, kiuj konsistigas 40% de tiu de la tuta lando kaj el ili 55 specoj estas protektataj de la ŝtato. La plejparto de la pandoj vivas en Sichuan.
Tri pitoreskejoj kaj historiaj lokoj en Sichuan estas enlistigitaj en la mondajn naturajn kaj kulturajn heredaĵojn. Ili estas Jiuzhaigou, Huanglong kaj Giganta Budho ĉe Leshan-monto.
Loĝantaro
Loĝantoj: 84.93 milionoj (fine de 1998)
Loĝantara kresko:  0.748 %
Averaĝa vivodaŭro:
Nacioj
Nun plejparto de la loĝantoj en Sichuan estas hanoj. Kaj krome tie vivas ankaŭ pluraj nacimalplimultoj. En Sichuan estas la dua granda loĝloko de tibet-nacianoj, la plej granda loĝloko de ji-oj kaj la unika loĝloko de chjang-oj.  
Ekonomio
Enlanda totala produktovaloro: 358.03 miliardoj da juanoj (en 1998)
Kresko: 9.1%
Pokapa produktovaloro: 4339 juanoj
Procentoj de la 1-a, 2-a kaj terciara industrioj el la produktovaloro de la tuta lando (en 1998):26.3%; 42.6% kaj 31.1%
Financa enspezo: 19.7 miliardoj da juanoj (en 1998)    Ekstera komerco: La importa kaj eksporta valoro estis 2.86 miliardoj da juanoj (en 1998)
Fremda investo
Pli ol 5mil alilandaj entreprenoj faris investon en Sichuan, el kiuj estas Motorola, Pepsi Cola, Coca Cola, McDonneell Douglass de Usono;Chit Tat de Tajlando, Bayer de Germanio kaj Toyota de Japanio.
Trafiko
Fervojoj
5 trunkaj fervojoj inkl. de la Chengdu-Chongqing-a, Chengdu-Kunming-a kaj Baoji-Chengdu-a, 8 branĉaj fervojoj kaj 4 lokaj fervojoj formis fervojan reton kun totala longeco de 2693 km.
Ŝoseoj
En la provinco la ŝoseoj longas entute 81600 km kaj en la fino de 1998 la ekspresaj vojoj longis 328 km.
Aviado
La Flughaveno Shuangliu, Chengdu, estas la plej okupata fluĝaveno en Ĉinio. En Sichuan funkcias aliaj 5 aerodromoj, t.e. Dachuan, Yibin, Luzhou, Xichang kaj Nanchong.
Projektoj bezonantaj fremdan investon
1.Sinteza agrikultura disvolvo kaj prilaboro de agrikulturaj kaj flankokupaj produktaĵoj per nova teknologio;
2.Forstuma disvolvo;
3.Ekspluato de riĉfontoj kaj ilia sinteza utiligo;
4.Disvolvo kaj ŝparo de fuelo;
5.Fundamenta konstruo de trafiko kaj transporto;
6.Teknologia progresigo de grandaj kaj mezgradaj entreprenoj;
7.Progresaj teknologioj;
8.Eksporto de produktaĵoj;
9.Konstruo de la fundamentaj instalaĵoj de urbo;
10.Medi-protektado kaj ekologia ekvilibro;
11.Turisma servo;
12.Alta kaj meza profesia edukado.