• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-18 16:14:15    
Fruaj simptomoj de malsanoj (foto)

cri

Ŝanĝiĝo sur la eksteraĵo de homo reflektas lian sanstaton.

Se vi rimarkis, ke via denaska makulo pligrandiĝas, malheliĝas, jukas aŭ sangas, vi do devas senprokraste viziti kuraciston, ĉar tio povas esti kaŭzita de haŭta kancero.

Haŭta ruĝiĝo, jukado kaj senhariĝo estas delikata alergio, kaj vi devas turni vin al kuracisto por koni la kaŭzon. En la ĉiutaga vivo vi devas bone gardi vin mem kaj ne tuŝi la facile alergiigajn objektojn. Alergio estas danĝera akuta malsano. Serioza alergio povas kaŭzi morton.

La haŭta makulo, ĝenerale dirite, estas kaŭzita de troa priradiado de la suno. Vi ne devas tro longe esti priradiata de sunlumoj. Antaŭ eldomiĝo ŝmiru vin per kontraŭsuna kremo por ke la fortaj ultraviolaj radioj ne damaĝu vian haŭton.

Ofta akno kaŭziĝas ofte de zinkomanko. La zinkohava likva medikamento povas mildigi inflamon kaj utilas al reunuiĝo de fendita haŭto.

Unga kaviĝo ĝenerale estas kaŭzita de anemio pro manko de fero aŭ tiroida malsano.

Unga bluiĝo ĝenerale kaŭziĝas de malglata sangocirkulado kaj oni devas fari fizikan ekzercadon.

Unga ŝveliĝo ofte kaŭziĝas de hormona perturbiĝo aŭ tro malmulta manĝado kaj tiaokaze oni devas kulturi bonan vivkutimon kaj doni atenton al nutrado.

Unga rompiĝemo ofte kaŭziĝas de malbona flegado, ekz. longe trempi la manon en akvo kaj longatempa uzado de unga verniso. Ĝi povas kaŭziĝi ankaŭ pro manko de vitaminoj, tial vi devas preni plurspecajn vitaminojn. Por beligi viajn ungojn vi devas uzi kalciriĉan vernison anstataŭ la acetonohava.

Se via gingivo sangas, vi devas esti kuracata, ĉar tiu malsano povas kaŭzi dentofalon.

Griziĝo de la langa tegaĵo reflektas la gastroenteran malsanon.

Se aperas sur viaj lipoj herpeto, vi do devas ŝmiri ungventon sur ili. La herpeto spegulas, ke la imuna sistemo de via korpo malboniĝis. La herpeto povas kaŭziĝi ankaŭ de abrupta leviĝo aŭ malleviĝo de la temperaturo aŭ longatempa spirita streĉo kaj tiaokaze vi devas viziti kuraciston por certiĝi pri la kaŭzo de la malsano.

Afto sur buŝangulo montras mankon de vitamino B kaj precipe B2. Se vi prenas vitaminon B en du semajnoj kontinue, do tio efikas al kuraco de la afto.

Afto en la buŝo, sur gingivo aŭ lango montras troan lacon, spiritan streĉitecon kaj delikatan infektiĝon, tiaokaze vi povas gargari vin per julepo.

Orbita malheliĝo montras perturbon de la sanga cirkulado aŭ mankon de fero, tiaokaze vi devas preni pli da feroriĉaj manĝaĵoj kaj konstante fari fizikan ekzercadon.

Flaviĝo de la okulblanko montras malsanon de la hepato aŭ galveziko kaj ĝenerale la akutan. Se la okulblankon akompanas ventra doloro, vi do devas tuj viziti hospitalon por esti ekzamenata.

Larmado kaj palpebra ŝveliĝo estas kaŭzitaj de infekto aŭ konjunktivito pro alergio, tiaokaze vi devas doni pli grandan atenton al viaj higienaj kutimoj kaj ofte uzi kolirion.

Se vi suferas de hordeolo, kiu tamen ne malaperas post ia tempo, vi devas viziti kuraciston por fari operacion.

Se vi sentas brulumon en la okuloj, kvazaŭ en la okuloj estus sablero, tio estas kaŭzita de longatempa sidado antaŭ komputilo aŭ televidilo, tiaokaze vi povas meti sur la palpebrojn sterilizitan vatbuleton trempitan en varmeta teakvo.

Brulumo ĉe urinado kaj veziko sur seksaj organoj montras, ke tio estas herpeto. Tiaokaze vi devas senprokraste viziti hospitalon. Estas malfacile kuraci tiujn malsanojn, sed antivirusaj medikamentoj povas mildigi la simptomojn. Tiuj malsanoj estas danĝeraj precipe por gravedulinoj, ĉar ili estas malutilaj al la fetoj.

Se viaj seksaj organoj infektiĝis de mikozo, vi devas kuraci vin per antibiotikaj medikamentoj kaj la geedzoj ambaŭ devas esti kuracataj, malgraŭ ke iu el ili ne havas suferon.

Se vi suferas de vagina brulumo kaj de tie ekskreciiĝas blanka aŭ flava viskoza likvaĵo, tio estas kaŭzita de tipa vaginito kaj vi devas esti senprokraste kuracata. Por preventi la refojan infektiĝon vi devas doni grandan atenton al via higieno. Virinoj devas porti kotonan kalsonon kaj lavi sin per neutra sapo.

Inflamo kaj jukado inter piedfingroj montras, ke vi infektiĝis de mikozo. Tiaokaze vi devas tuj viziti kuraciston. Vi devas lasi la piedfingrojn nekovritaj, kaj en publika loko ne iru nudpiede kaj dum la oficvojaĝo portu viajn proprajn pantoflojn por eviti interkrucan infektiĝon.

Se vi rimarkis, ke sur via haŭto aperis elstaraj vejnoj, tio montras, ke vi estas atakata de variko, kaj vi devas viziti kuraciston. Se la malsano estas serioza, vi do devas esti operaciata.

Maleola ŝveliĝo montras, ke vi prenis tro da akvo aŭ salo. Tio kaŭziĝas ankaŭ de tro da femalaj hormonoj aŭ hepata kaj rena malsanoj kaj tiaokaze vi devas viziti hospitalon.

Kalviĝo estas kaŭzita de anemio, gravediĝo, postakuŝa ŝanĝiĝo de hormonoj aŭ manko de vitamino H. Tiaokaze vi devas preni kokaon, juglandajn nuksojn kaj panon el kruda tritika faruno, kiuj estas riĉaj je vitamino H kaj magnezio.

Hara sekiĝo kaŭziĝas de manko de graso en la manĝaĵoj, tiaokaze vi devas preni pli da vegetala oleo.

Dikiĝo de la kola malsupro estas simptomo de tiroidaj malsanoj.

Dikiĝo de unu flanko de la kolo estas kaŭzita de ŝveliĝo de limfonodoj aŭ dentodoloro.

Kolaj doloro kaj malfacila moviĝo estas kaŭzitaj de kapkuseno, kiu estas tro mola aŭ tro malalta. Tio povas kaŭziĝi ankaŭ de vertebra perturbiĝo. Se vi vizitas kuraciston ne ĝustatempe, viaj malsupraj membroj povas atrofiiĝi.

Se mentono de iu ronkanto pli kaj pli malgrandiĝas, tio montras, ke eble li suferas de sindromo de spira-dorma paŭzo. Li estas diferenca de ordinaraj ronkantoj, ĉar lia nerva sistemo reganta spiradon povas paŭzi en dormado kaj tiel lin povas ataki sufoko. Pro kompare longatempa manko de oksigeno en la cerbo lin povas ataki ankaŭ senila demenco. Tiaokaze li devas uzi kontinuan pozitivan premspirilon en dormado laŭ propono de kuracisto por normale spiri en dormado kaj ne morti de sufokiĝo.