• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-18 16:49:20    
Koklass-fazano (foto)

cri

Koklass-fazano (Pucrasia macrolopha) el la ordo de galinoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj troviĝas en la vasta regiono etendiĝanta de sudorienta Tibeto kaj okcidenta Junnan, norde ĝis la sudokcidenta parto de Ljaŭning en la Nordoriento kaj oriente ĝis Ĝeĝjang, Fuĝjan kaj la norda parto de Gŭangdong en Ĉinio. Ĝi videblas ankaŭ en Afganio kaj Nepalo. La virbirdo havas brilan malhelverdan kapon kun bruna kaj nigra longa plumtufa kresto, po unu blankan makulegon ambaŭflanke de la kolo kaj po unu blankan makuleton sur la malsupraj palpebroj, sur ĝia plumaro estas grizaj kaj nigraj strioj, kaj la mezo de ĝia malsupra korpo kaj la abdomeno estas kaŝtankolora. La birdino surhavas ĉefe brunan plumaron, sen malhelverda koloro sur la kapo kaj kaŝtana koloro en la malsupra korpo. La birdo longas ĉ. 46 – 53 cm., kun vosto longa ĉ. 15 – 21 cm., kaj pezas ĉ. 930 – 1 180 gramojn.

Koklass-fazanoj vivas en miksaj arbaroj el pinglarboj kaj foliarboj, 1 00 – 1 700 metrojn super la marnivelo, kaj aparte ŝatas loĝi sur rokplenaj deklivoj kun densaj veproj. Ili vivas ankaŭ en arbustaroj ĉe montpiedoj kaj riveretoj en la nordo. Ili migras supren aŭ malsupren laŭ sezonoj. La femala kaj maskla birdoj vivas en paro dum la tuta vivo, iam formiĝas grupoj, ĉiu el ĉ. Dek birdoj. Ili serĉas nutraĵon matene kaj vespere, kaj la manĝadon ĉiam akompanas ilia kriado. Ili nutras sin per folioj de poplo kaj betulo, akvilegioj, guŝoj de vicioj (Vicia unijuga), folioj de sovaĝa ulmo, herbosemoj, fungoj, fruktoj k.a. Ili fekundiĝas de la fino de aprilo ĝis la komenco de julio. Ili konstruas malprofundan neston surtere inter arbustoj per branĉoj, folioj kaj herboj. La birdino ellasas 4 – 9, ordinare 5 – 7 ovojn helflavajn aŭ ĉamkolorajn, kun brunaj aŭ brunpurpuraj maldelikatoj makuloj, kaj iam kun sennombraj makuletoj en la dika parto. La kovado estas plenumita de birdinoj kaj daŭras 25 – 26 tagojn. La ĵus eloviĝinta birdido pezas ĉ. 21 gramojn kaj sekse maturiĝas post unu aŭ du jaroj. La birdo estas malfacile bredebla kaj fekundigebla, kaj ankaŭ malfacile kaptebla pro malmulta kvanto kaj unuopa aktivado.