• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2005-03-21 20:41:51    
Vojaĝo al Taiyuan (1)

cri
Antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi lernis en universitato de la urbo Taiyuan, matene de la semajnfino, mi ofte promenadis ĉe stratoj, parkoj aŭ placoj de la urbo, aŭskultante la antikvan arion de la loka opero. Tio lasis al mi tre agrablan impreson. Antaŭ nelonge, mi revenis al tiu urbo kaj trovis, ke tiu antikva operaĵo ankoraŭ aŭdeblas en tiu urbo, tio tre plaĉas al mi.

Taiyuan estas la ĉefurbo de la provinco Shanxi en la centra-norda landparto de Ĉinio. La urbo havas la historion de 2 500 jaroj. Kvankam ĝi estas multe modernigata per altaj domegoj kaj plenplena trafiko, tamen la historia spuro ankoraŭ videblas en ĝiaj multaj flankoj.

La strato Yingze larĝa je 80 metroj orde dividas la urbon en la du partojn sudan kaj nordan. Starante ĉe tiu viglec-plena strato, oni povas vidi la fenomenon de paralela ekzistado de antikveco kaj moderneco. Ekzemple, ĉe la nordokcidenta angulo de la Maj-unua Placo, kie arbare staras ĉielskrapantaj domegoj, vidiĝas ankaŭ antikva palaco kun la ruĝaj muroj kaj verdaj tegoloj. Jen estas la palaco Chunyang. Fakte ĝi estas taŭisma templo kun la historio de pli ol mil jaroj. En ĝiaj kvin kortoj, la taŭisma arkitekturo kaj hortikultura arto lerte kunfandiĝis, kaj regas ĉi tie agrabla kvieteco malgraŭ la bruo-plena medio ekstere.

Promenante okcidenten plue laŭ la strato Yingze, oni povas eniri en antikvecan straton nomatan Liuxiang, kie kunekzistas butikoj de tradiciaj varoj kaj luksaj supermerkatoj. Oni povas ĝui plezuran aĉetan medion en la supermerkatoj, aŭ viziti malnovajn butikojn por apreci dialekton, lokajn karakterizajn manĝaĵojn, folklorojn ktp. Tio aparte interesas tiujn, kiuj la unuan fojon venis al Taiyuian. S-ino Ren Rong, kiu faras la laboran vojaĝon al la urbo Taiyuan, diris:

"En la urbo Taiyuan oni de tempo al tempo estas ĝoje surprizita. Ekzemple, sur ĉiu soforo ĉe stratoj pendas la karto kun la surskribo pri nomo, aĝo, speco kaj numero de la arbo. Tion mi vidis la unuan fojon. En iuj ordinaraj stratetoj ofte videblas aparte luksaj librovendejoj kun bona medio, kaj la legadon akompanas muziko orelplaĉa. Gustumindas ankaŭ farunaj manĝaĵoj de iuj malgrandaj restoracioj."

Por la urbo Taiyuan kun la longa historio, la prapatra templo Jinci ja similas al historia libro pri la urbo, kaj la arbo aŭ herbo tie kreskanta rememorigas la urban paseon. La cipreso plantita antaŭ pli ol du mil jaroj ĝis nun ankoraŭ ombroriĉas kaj sukoplenas, kaj ĝia branĉaro, simile al grandega drako, spirale kreskas kaj verdas en ĉiu sezono. Legante epitafon propramane skribitan de imperiestro Taizong (Li Shimin) de la dinastio Tang en la 7-a jarcento, oni povas percepti la fortegan ambicion de la tiam juna imperiestro, kiu komencis sian karieron en Taiyuan kaj poste kreis faman prosperan epokon en la ĉina historio. En la Halo de Sankta Patrino konstruigita de imperiestro de la dinastio Song antaŭ mil jaroj, 44 delikate skulptitaj statuoj de palacaj virinoj aspektas vivsimile. Rigardante iliajn grasetajn kaj graciajn staturojn kaj freŝkolorajn vizaĝojn, ĉarman kaj senĝenan mienon, oni kvazaŭ povas aŭdi ilian ridon kaj senti ilian mildan spiron…